Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi tre timis, ke mi ne povos akompani mian edzinon, respondis la juna advokato. Kredeble Juliino al ci rakontis ... Sed ci estas vundita! Kio do okazis? — Mi, vundita? tute ne. Kio povas kredigi ...? — Ci havas manojn tute kovritajn de sango. En tiu momento, sinjorino Klozelo, kiu estis ekzameninta en la ĉambro de Beatrico la kostumon antaŭ ne longe alportitan, revenis, sekvita de sia amikino. — Silentu; diru nenion, murmuris Fernando en la orelo de sia amiko: estas neutile timigi la sinjorinojn. Kaj farinte mallongan saluton, Herbeno eliris rapide, por lavi siajn manojn kaj ŝanĝi siajn manumojn. Elirante el sia tualetejo, li renkontis en la antaŭĉambro Mazieron, kiu eniris. En la salono, la kunmanĝantoj atendis, ke la servistino anoncu la vespermanĝon. La interparolado estis malvigla: pro tio ili tre malkonfuze aŭdis, tra la duonmalfermaĵo de l’ pordo, la bankieron, kiu diris al sia baptofilo: — Mi opinias, ke de kelka tempo ci ne sufiĉe ĝenas cin. Hodiaŭ ci tamen promesis, ke ci min realiros al la banko. Mi atendis cin dum la tuta tago: kaj estas mi tiu, kiu devis toleri la malafablan humoron de cia Sedilo. Tio ne min plaĉas. Aŭdante tiun nomon, Herbeno fariĝis subite pala; kaj, ĉar en tiu momento la servistino larĝe malfermis la pordon por anonci: — Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! Klozelo rimarkis, ke lian amikon agitas nerva tremado. Dum la vespermanĝo, Fernando manĝis tre malmulte, kaj ne elparolis dek vortojn. Ĉar la junulo estis ĝenerale babilema kaj eĉ kelkafoje petolema, lia sintenado estis tuj rimarkita de liaj kvar tablokunuloj: — Kio do estas en ci, karuleto mia? diris Beatrico. — Nenio. — Ĉu ci cin sentas malsana? demandis Maziero. — Ne.