Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Vi lin riproĉis antaŭ ne longe, sinjoro Maziero; jen estas kial li estas malbonhumora. — Vi eraras, Juliino, respondis Herbeno per malpacienca tono. Sola Klozelo diris nenion. Li observis. Sed kiam, dum la vespero, li revenis hejmen, li pensis: — Kie li pasigis sian tagon? Li sola tion scias. Li revenas malfruiĝinte, ŝajnas terurita, havas sangon sur la manoj, kaj petas de mi sekreton. Kio okazis? Dum la nokto, Fernando havis dormon malkvietan, agititan de inkubsonĝoj. Beatrico, kiun maltrankviligis la strangaj manieroj de ŝia edzo, aŭdis eĉ, ke li ekkriis: — Ne, ne, vi ne estas malviva: tio estus tro abomena. La morgaŭan tagon tiuj postsignoj de agitado estis malaperintaj. Sed la trajtoj de Fernando havis ŝajnon de laceco, kvazaŭ la junulo estus suferinta gravan malsanon. Lia edzino volis lin demandi, peti de li kiamaniere li estis pasiginta sian tempon. Sed vane ŝi montriĝis karesanta, vane ŝi provis la tutan armilaron de amaj ruzoj, kiuj ĉiam sukcesas, kiam ilin uzas amata virino, Herbeno sin enfermis en absolutan silentadon. Kaj kiam Beatrico volis rekomenci sian atakon, ŝi estis repuŝita de tiu malafabla respondo: — Tio ne cin koncernas. Sinjorino Herbeno sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, kaj ne insistis. Post du tagoj, Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, kiam la servistino alkuris terurita. — Via sinjora Moŝto, ŝi diris, estas en salono tri sinjoroj, kiuj volas paroli kun vi. — Ĉu ili diris siajn nomojn? — Ili ne volis. Sed malfidu, sinjoro: ili havas malbelajn vizaĝojn: ili min timigis. Herbeno levetis la ŝultrojn, rapide vestis jakon, kaj aliris al la tri vizitantoj.