Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO DUA

Dudek-sep jarojn antaŭe, en la vespero de 18a Novembro 1873, granda tumulto regis en la apartamento loĝita de la familio Burdano, straton Bonaparte.

El la salono, en kiu flamis ĉiuj kandeloj de lustro kaj de kandelabroj, al la manĝoĉambro, kiun tute plenigis tablo kovrita de dudek manĝilaroj, kaj brileganta pro trinkvitraĵoj kaj manĝarĝentiloj, la gepatroj Burdano senĉese klopodis.

Sur elmetilo, en granda Ĥina vazo, vastega blanka bukedo, metita en plenan lumon, altiris la rigardojn, dum ĝi balzamumis per alilandaj parfumoj la supervarmigitan atmosferon de la manĝejo.

Ĉar tiun vesperon mem, post la festeno donita al parencoj kaj al amikoj, estis subskribiĝonta la kontrakto de l’ geedziĝo okazonta inter Klotildo Burdano kaj Aleksandro Maziero, vickuracisto en hospitaloj.

Kompatindaj geedzoj Burdano! Ili ŝajnis ambaŭ tiel maljunaj, ke oni kredis havi antaŭ siaj okuloj ne la gepatrojn sed la geavojn de la juna fianĉino.

Post dekkvar jaroj de senfrukta unuiĝo, iliajn dezirojn fine estis realiginta la nasko de filino.

Amegita, flategita, dorlotegita pli ol oni povus diri, la beleta Klotildo estis dum dudek jaroj la celo, la unika motivo de ilia ekzistado. Kaj nun, kiam alvenas la maljunaĝo, fremdulo subite eniris en ilian hejmon, kaj kiel ŝtelisto forportis ilian trezorinon por fari de ŝi sian kaptitaĵon, sian posedaĵon, sian edzinon. Kaj ili devis rideti