Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al li, al li prezenti la manon, opinii, ke la aferoj estas plej bone aranĝitaj. Ĉiujn iliajn kortuŝaĵojn, ĉiujn iliajn bedaŭrojn ili povis traduki nur per tiuj vortoj timeme kaj mallaŭte elparolitaj: — Igu ŝin feliĉa! Kompatindaj geedzoj Burdano! Pro tio, depost du jaroj, kiom multe da amindumantoj ili estis malakceptintaj. La junuloj, kiuj petis la manon de ilia filino, estis kribritaj, senŝeligitaj, dissekcitaj, distilitaj; kaj ĝenerale en tiuj sinsekvaj operacioj, ili perdis tiom da sia personeco, ke post la fina analizo nenio restis. Sola Aleksandro Maziero, similante fandaĵon el senmiksa oro, toleris ĉiujn provojn nedifektite. Filo de bankiero, kies aferoj prosperis, apartenanta al familio prave estimata, vickuracisto en hospitaloj, montrita de siaj profesoroj kaj de siaj kolegoj kiel unu el estontaj kuracistoj de la Centra Oficejo, plie havanta belan korpan eksteraĵon kaj elegantajn manierojn, Maziero prezentis ĉiujn kvalitojn, kiuj faris lin perfekta bofilo. Gesinjoroj Burdano ne povis trovi unu solan difekton, kiu ĵetis ombron sur tiun plaĉindan pentraĵon. Tamen la vero devigas konfesi, ke ili ĝin multe serĉadis. Fine Klotildo demandita respondis, ke pri ĉiuj punktoj ŝi opinias kiel ŝiaj gepatroj. Tiun fojon, ĉio estis vere finita: ili devis lasi ekzekuti sin ĝentile. En angulo de l’ salono, sidante sur kanapo, la gefianĉoj interparolis mezavoĉe. — Ĉu via amiko, tiu juna oficiro, pri kiu vi tiel ofte parolis, povos ĉeesti? demandis Klotildo. — Ĉu al Herbeno vi aludas? — Jes. — Mi petis de sinjorino via patrino, ke ŝi bonvolu lin inviti. Li revenis el Alĝerio antaŭ ok tagoj. Tial ke li sen-