Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dis al mi neniun sciigon pri malakcepto, mi estas preskaŭ certa, ke ni vidos lin tiuvespere. — Laŭ la maniero, per kiu vi parolas pri li, oni vidas, ke vi sentas al li grandan estimon kaj grandan amemon, pli eble ol al sinjoro Variaso, via alia amiko. — Inter ili neniu komparo estas ebla. Variaso estas ĉarma homo, kiun mi ŝatas multe: laborema kaj bonkondutema, li en venonta tempo atingos brilan situacion; mi estas certa pri tio. Sed fine li estas nur kamarado; dum por mi Herbeno estas pli ol frato; li estas amiko de infanaĝo kaj de kolegio. Tempo kaj interspaco ofte nin malkunigis: neniam nia reciproka amemo estis pro tio vundita. — Jen malofta ekzemplo de fideleco. Pro tio min igos tre feliĉa konatiĝi kun tiu junulo. La salono pleniĝis. Ĉiuj kunmanĝantoj jam alvenintaj ĵetis malrektan rigardon al la horloĝo, kiam la ĉambristo anoncis: — Lia kapitana Herbena Moŝto! Juna oficiro de Afrikĉasistoj eniris per rapida paŝo. Sin respekte klininte antaŭ sinjorino Burdano, li rapidis al la du manoj etenditaj, kiujn prezentis al li Maziero, kaj troviĝis kontraŭ Klotildo. — Mia kara Leopoldo, diris la juna kuracisto, antaŭ momento ni parolis pri ci. Fraŭlino, permesu, ke mi prezentu al vi la kapitanon Herbeno. — Sinjoro Maziero faris pri vi tiel laŭdplenan rakonton, komencis la junulino, ke mi ... Sed en tiu momento ŝia rigardo renkontis la rigardon de Leopoldo. Ŝi ruĝiĝis, balbutis, serĉis frazon ian por eliri el embarasa situacio, kaj trovis nur adorindan rideton, kiu profunde kortuŝis la nove alveninton. — Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! anoncis lakeo per majesta voĉo. Klotildo rapide prenis la brakon, kiun prezentis al ŝi ŝia fianĉo.