Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kio estas en vi? diris Maziero. Vi tremas. — Nenio. — Vidante Leopoldon, vi ŝajnis konfuzita. Vi do konas lin? — Vi tre scias, ke mi vidas lin hodiaŭ vespere por la unua fojo. Oni altabliĝis. Sidante apud Klotildo, Aleksandro sin sentis okupita de strangaj suspektoj. Sed li komandis al la trajtoj de sia vizaĝo, ke ili ne perfidu la kortuŝaĵojn, kiuj agitas lian animon: kaj dum li atente observis sian fianĉinon kaj sian amikon, li montriĝis afabla, ĝentila kaj sprita kunmanĝanto. Sed Klotildo estis malatenta. Ĉiufoje kiam ŝi sentis, ke la rigardo de Leopoldo sidanta antaŭ ŝi haltas sur ŝia persono, ŝi respondis malprecize al la demandoj, kiujn al ŝi faris la aliaj ĉeestantoj. Kiam kontraŭe la alloganta kapitano sin turnis momente, la fianĉino de Maziero lin traboris de siaj pafantaj rigardoj. Leopoldo havis famon de sperta babilanto kaj de mondumulo; plie li revenis el Afriko kaj devis havi sennombrajn historietojn por rakonti. Pro tio la kolereto de invititoj estis treega, kiam ili konstatis, ke la spirito de l’ juna oficiro tute forestas. — Ĉu vi rajdis ĝis Insalah? petis de li sinjoro Burdano. Herbeno ne respondis, ne aŭdinte. Aleksandro, kiu lin kaŝe ekzamenis, ekvidis, ke li ridetas al Klotildo, kaj ke la junulino redonas al li lian rideton. — Sinjoro Burdano al ci parolas, kriis Maziero per kolera voĉo. Li petas, ĉu ci rajdis ĝis Insalah? — Jes, jes, tre bone, blekis Leopoldo eksaltante, kvazaŭ li elirus el revo. Certe mi rajdis ĝis Insalah. Kaj li refalis en sian mutecon. La homoj, kiuj havas mallongan vidpovon, opiniis lin