Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malbonedukita; sed tiuj, kiuj estas pli sagacaj, sin sentis ĝenitaj, maltrankvilaj. Kion tio signifis? Oni sentis en aero fulmotondron: tio estis certa. Katastrofo ŝajnis minacanta. Sed kia? Tamen la vespermanĝo finiĝis sen okazintaĵo. En momento kiam la sinjoroj sin direktis al la fumejo, Aleksandro faris signon al sia amiko. — Leopoldo, li diris per grava kaj malĝoja tono, ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon. Sed cia tiuvespera konduto estas neklarigebla. Mi diras: neklarigebla, por ne uzi alian epiteton pli energian, sed bedaŭrinde tro ĝustigitan. — Ci estas prava, respondis Herbeno per voĉo apenaŭ aŭdebla, tiel forte ĝi estis sufokita; ĉiujn epitetojn mi meritas. Sed por min senkulpigi unu vorto sufiĉos. Se pli frue ol ci mi estus havinta la feliĉecon koni fraŭlinon Burdano, neniu alia viro krom mi estus ŝin akirinta. Ci baldaŭ edziĝos kun ŝi; la afero estas konsentita, mi tion konfesas; sed fine ĝi ne estas ankoraŭ farita. Tamen mi forlasas la batalon. Pli grandan pruvon de amikeco mi ne povas doni al ci. Morgaŭ mi realiros al Alĝerio. Kaj se ci ekscias, ke Kabiloj metis sur la pinton de stango la kapon de l’ kapitano Herbeno, ne estu tro mirigita pri tio. — Estas frenezo! — Estas frenezoj, kiuj mortigas. Adiaŭ. Neniam ci min revidos. Antaŭ kiam Aleksandro, ŝtonigita de mirego, havis tempon sufiĉan por tion malhelpi, Leopoldo malfermis la pordon kaj rapidis en la ŝtuparo. Maziero reeniris sola en la salonon. Li estis pala, agitita. — Sinjoro Herbeno, li balbutis, min komisiis, ke mi lin senkulpigu apud vi. Gravega kaj urĝa afero lin devigas nin lasi. — Sed mi supozas, ke ni lin revidos en la geedziĝo, respondis sinjoro Burdano.