Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Malmulte kredeble. Li devas eliri pro tre longa vojaĝo. Klotildo aŭskultis sufokiĝante. Ŝi ĉion komprenis. En tiu momento, la notario, kiu estis fininta la legadon de l’ kontrakto meze de la ĝenerala neatento, prezentis la plumon al gefianĉoj. Aleksandro subskribis per mano iom tremanta. La junulino siavice alpaŝis por fari la samon. Sed apenaŭ ŝi estis preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis en siaj fingroj, ĵetis la pecojn sur la tablon, kaj tordis siajn brakojn, kriante: — Mi ne povas! mi ne povas! Poste per nekonscia gesto ŝi tiregis la puntojn de sia korsaĵo, stertorante: — Mi sufokiĝas! Ho! kiel akre mi suferas! falis renverse kaj baraktis sur la tapiŝo, dum ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj. Ĉiuj sin levis, klopodante, kune kriante: — Kuraciston! kuraciston! Sed tie troviĝis Aleksandro. Li havis antaŭ si malsanulinon. Forgesante sian amon kaj sian ĵaluzon, li retrovis sian spiritĉeeston, kaj donis mem al sia fianĉino la necesajn flegojn. La junulino malrapide remalfermis siajn okulojn, rekonis Mazieron, prenis lian manon, kaj ĝin preminte amikeme: — Vi estas bonkora, ŝi diris. Mi ne meritas fariĝi via edzino. Forgesu min. La kelkaj invititoj, kiuj estis ankoraŭ en la salono, rapide prenis siajn ĉapelojn kaj mantelojn kaj malplilongigis la adiaŭaĵojn. Post unu minuto la salono estis malplena. Maziero eliris kiel la aliaj. — Mi vin petegas, diris Klotildo, ne turmentu min tiu-