Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vespere; mi sentas min tro malsana. Revenu morgaŭ: mi klarigos al vi ĉion. — Fine, filino mia, diris ŝia patro, nun, ĉar ni estas solaj, mi esperas, ke ci parolos kaj al ni konigos la kaŭzon de tia skandalo. Sinjorino Burdano montris per jesiga gesto, ke ŝi opinias kiel ŝia edzo. — Patrino kara, respondis Klotildo, mi sentas al sinjoro Maziero veran estimon; kaj mi estis sincera, certigante al vi, ke mi sentis amon. Nur vidinte sinjoron Herbeno, mi komprenis mian eraron. — Tiam tiu militisto estas la viro, kiun ci amas? — Jes, panjo. — Estas nekredeble. Ci apenaŭ konas lin. — Estas neverŝajne; mi konsentas. Mi mem ne povas tion kredi; kaj tamen tio estas reala. — Tiam tiu amo venis subite, fulmobate? Nu, mia kompatinda infanino, pripensu iom. — Se vi malkonsentas nian unuiĝon, mi vin obeos. Sed neniam mi edziniĝos kun alia viro. En la koro de ambaŭ geedzoj fariĝis batalo. Konservi kun si sian filinon, kia revo! Ŝi estos apud ili por fermi iliajn okulojn. Sed tiu egoisma sento ne daŭris. Ĉu ili ne estas sur tero por sin doni, sin oferi, ĉie kaj ĉiam? — Tial ke ci amas tiun junulon, diris la patro, oni povos eble cin kontentigi. Sinjoro Maziero al ni donis pri sia amiko tre ŝatindajn sciigojn. Certe la kapitano Herbeno estas por ci tre akceptebla edziĝonto. — Ha! paĉjo, mi dankas vin kaj vin amas, ĉar vi igas min tute feliĉa. La morgaŭan tagon la junulino ricevis la jenan leteron: “Fraŭlino, La klarigo, kiun vi promesis al mi hieraŭ, ŝajnas ho ve! tro facile divenebla. Mi opinias, ke estus pli inde je vi kaj je mi eviti neutilajn kortuŝaĵojn.