Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi redonas al vi vian promeson; sed mi ne reprenas la mian. Adiaŭ: estu feliĉa. Aleksandro Maziero.” Post du monatoj la kapricema Klotildo nomiĝis: sinjorino Herbeno. La junaj geedzoj tiel freneze sin amegis reciproke, ke la cetero de l’ mondo por ili ne ekzistis. Tamen kelkafoje memoro, kiu similis konsciencriproĉon, iomete venenis ilian ĝojon. Nek unu nek alia povis pensi sen ia malgajeco al Aleksandro Maziero, al tiu bonkora kaj inteligenta estaĵo, kies vivon ili rompis. Sed tio malmulte daŭris: kaj kiam Leopoldo vidis, ke sur la frunto de lia edzino pasas unu el tiuj ombroj, kies kaŭzon li tro konis, li havis neniun malfacilecon por ĝin vaporigi per blovo de ŝmacado. Ian tagon ambaŭ konkurantoj sin renkontis sur la strato. La intervidiĝo estis korekta sed malvarma: Herbeno sin sentis ĝenata. Li prezentis al Maziero sian manon: Aleksandro ne eligis la sian; sed li lasis ĝin malmova en la mano de Leopoldo, kaj ne redonis lian manpremon. — Almenaŭ ĉu ci igas ŝin feliĉa? demandis la studento. — Tiel plene kiel mi povas. Sed kial sin turni al tia temo? — Por esti certa, ke mia ofero ne estis neutila. Per ia ajn rimedo oni devis alidirekti la interparoladon. — Antaŭ ne longe, diris la juna oficiro, mi aŭdis pri ci kaj pri ciaj laboroj. — Jes, respondis la vickuracisto, depost kelka tempo mi senhalte, senripoze laboradas. Kaj li aldonis, kvazaŭ li parolus al si mem: — Nur en senĉesa laborego oni povas trovi forgeson. Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li ne estus aŭdinta: