Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Oni rakontas, ke ci publikigos baldaŭ eksterordinaran verkon, kiu faros veran revolucion en la sciencista mondo. Aleksandro havis palan rideton. — Ci iom trograndigas, li diris. Mi fabrikas mian tezon: jen estas ĉio. — Ĉu mi povas koni ĝian temon? demandis Leopoldo, kiu volis ŝajni interesiĝanta pri la sciencaj serĉadoj de sia amiko. Ĉu mi estas maldiskreta? — Tute ne. Ĝi estas monografio pri la atrofio de l’ umbilika ŝnuro. En tiu momento horloĝo sonoris tri batojn. — Ĝis la revido, diris Maziero, rapidante por eliri. Estas la tria. — Ci do timas malfruiĝi? — Jes. Oni devas alporti al la Anatomia Lernejo belegan sed kompreneble malvivan novnaskiton. Necese estas, ke mi tie ĉeestu por ĝin dissekci. — Ĉu tia afero ofte okazas al ci? — Sed mi faras nur tion dum la tuta tago. — Ĉu estas eble, ke ci havu sufiĉe da kuraĝo por tiel senkompate distranĉi kompatindajn estaĵetojn? — Tio estas necesega; ĉar nur el tia laboro mi povas ĉerpi por mia tezo la dokumentojn, kiujn mi bezonas. — Kaj ĉu tia laboraĉo kaŭzas al ci neniun naŭzon? — Neniun. Cetere por mi malviva novnaskito estas nur anatomia temulo. Kiam Herbeno revenis hejmen, Klotildo ekvidis tuj, ke ŝia edzo ne troviĝas en sia kutima stato. — Kio estas en ci, karuleto mia? ŝi demandis. — Sed nenio; mi al ci certigas. Leopoldo volis konservi sekreta sian intervidiĝon kun Maziero. Sed li ne sufiĉe pripensis pri la estra amemo de lia edzino, kiu per siaj karesadoj ne lasis al li eĉ unu minuton da ripozo, ĝis kiam li estis rakontinta la tutan interparoladon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj.