Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kompatindulo! ŝi balbutis; li tiel profunde amis nin ambaŭ! Por lin rekompensi, ni pistis al li la koron. Kaj Klotildo ekploregis. — Kvietigu cin, anĝelino mia, murmuris la kapitano en oreloj de la juna virino; kvietigu cin. Ĉu ne estas pli feliĉe, ke nia renkontiĝo okazis, antaŭ kiam ci estus fariĝinta la edzino de Aleksandro? Almenaŭ ni havas por ni rajton, nin amante unu la alian. Se mi estus reveninta Francujon dekkvin tagojn pli poste, mi tamen estus aminta cin sammaniere, kaj Maziero troviĝus pli malfeliĉa ankoraŭ, ĉar nia reciproka amo estus krimo. Sed, ĉar la ploroj de Klotildo plifortiĝis, Leopoldo prenis sian edzinon en siaj brakoj, kaj diris per tono de amika riproĉo. — Ci scias, ke la kuracisto konsilas la eviton de ĉia kortuŝaĵo. Al ci estas malpermesate igi cin malsana. Efektive sinjorino Herbeno estis graveda. Dum kelkaj tagoj la geedzoj estis dubintaj; kaj nur depost unu semajno la certeco estis absoluta. Se Leopoldo ne konigis al Maziero tiun novaĵon, se li ne al li faris konfidencion pri la ĝojo, kiu plenigis lian koron, li tion faris nur por obei unu el tiuj hontemaj kaj delikategaj sentoj, kiuj povas ĝermi en solaj superaj animoj. Post du monatoj, en la Salono de pentristoj, Klotildo, sin apogante per sia tuta pezo sur la brakon de Leopoldo, ekzamenis pentraĵon, kiam ŝin ekokupis tiu nedifinebla maltrankviligo, kiun ni sentas, kiam iu nin fikse rigardas. Ŝi iomete turnis la kapon, kaj ekvidis post kelkaj paŝoj Mazieron, kiu ŝin observis de nuko ĝis kalkanoj kun tiu atento speciala al kuracisto, kiam li studas la simptomojn de la malsano, kiun li penas malkovri. Per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, tiel profunde fosita ĝis la plej intimaj fibroj de sia estaĵo, ke tremis tuje ĉiuj ŝiaj membroj. Sed