Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la vickuracisto hontante, ĉar li estis surprizita spionante, ŝanĝis subite sian fizionomion; poste, sendinte al sia iama fianĉino glaciigan saluton, li turnis sian dorson kaj perdiĝis en la vizitantaron. Kiam sinjorino Herbeno rakontis tiun fariĝon al sia edzo, kiu nenion vidis: — Mi timas, ŝi diris per ŝanĝita voĉo. Ambaŭ ni perfidis, mi amon, ci amikecon: ni estos punitaj pro tio. Ci vidos, ke alvenos malfeliĉo. Dum Klotildo, mallarĝe kontaktiĝante kun Leopoldo en la kaleŝo, kiu ilin rekondukis, al li konigis siajn timojn, Maziero revenis al sia loĝejo per febra kaj ekskua paŝo, parolante laŭte: — Graveda! Ŝi estas graveda, li ĝemis. Tio estas neebla; tio ne okazos! Certe, ĉar depost jam tri monatoj fraŭlino Burdano estis edziniĝinta, Aleksandro pensis, eĉ estis certa, ke la plenumo de la geedziĝo efektiviĝis: sed fine malpreciza dubo, ĥimera espero restis ankoraŭ. Li ne estis revidinta Klotildon depost la terura vespero de la kontrakto, kaj kiam li revis pri ŝi, la aperaĵo, kiu prezentiĝis al lia memoro, havis ĉiam la formon de la gracia kaj ĉasta fraŭlino, kiun li estis koninta. Dum nun li devos intervenigi en siajn revojn voluptajn kaj pasiajn scenojn; li devos anstataŭigi per virino la ensorĉantan virgulinon de la gefianĉiĝo, per virino havanta flankojn ŝvelintajn pro patrineco. Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la kutimoj kaj en la karaktero de l’ juna kuracisto. La laboro, kiun li estis alvokinta por sin helpi, kaj kiun ĝis nun li utiligis kiel konsolanton, fariĝis nur nova lacigo aldonita al liaj aliaj turmentoj. Vane li sin abstraktis, vane li sin devigis al la legado de frazo, vane li ĝin rekomencis kiam li ne tre bone komprenis ĝian sencon, inter la linioj de scienca libro, en la detaloj de anatomiaj dese-