Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gnaĵoj, ĉie li revidis Klotildon, havantan sur siaj lipoj la pasian rideton, en siaj okuloj la larmoplenan rigardon al li iam difinitajn, sed nun adresitajn al alia viro. Kiam unu el liaj kamaradoj diris: — Nu, via tezo ne finiĝas do? Aleksandro levis al sia interparolanto malviglan okulon, kaj ne eĉ respondis. Tio fariĝis tiel grava, ke liaj kolegoj malkvietiĝis kaj diris ian tagon al la profesoro Trélat, lia deĵorestro: — Maziero nin maltrankviligas. Depost kelkaj semajnoj li estas tiel malluma kaj tiel malparolema, ke li fariĝis tute malsociema. Iam li estis nelaciga laboranto: hodiaŭ li faras nenion, eĉ ne malfermas plu ian libron. Vi bone agus, kara majstro, lin ekzamenante. La fama klinikisto same estis rimarkinta la ŝanĝojn okazintajn en la cerba stato de lia plej bona lernanto. Sed anstataŭ lin kolerigi per riproĉoj, kiujn meritis la nereguleco de lia deĵoro, li opiniis, ke estas pli prudente agi kun li tiel kiel kun malsanulo; ĉar reale li estis tia. — Mia juna amiko, li diris ian tagon post la vizito, mi intencas doni al vi unu libertempan monaton. — Kial? — Sed por ke vi ripozu. Vi vin lacegigis en tiu lasta tempo. Distru vin, vojaĝu, iru al kamparo, al marbordo, kien vi volos: kaj vi revenos en pli bonaj kondiĉoj por fini la studaĵon, kiun vi komencis. Aleksandro malĝoje ridetis. — Ne min lacegigis la laborado, li diris. — Jes, mi scias, respondis kun patra tono la fama profesoro: vi malsukcesis edziĝon, kaj vi suferas pro tio. Sed, je diablo! ekzistas en la tuta mondo pli ol unu knabino. Pro situacio tia, kia estas la via, pro la estonteco, kiu vin atendas, por anstataŭigi la virinon, kiun vi perdis, vi tre facile trovos dek fianĉinojn, kiuj estos ĉiuj multe superaj al tiu malsprita fraŭlinaĉo, kiu ne sciis vin ŝati. — Mi petegas vin, kara majstro; ne insistu.