Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed tiu interparolado ne restis sen rezultato; ĝi igis Mazieron pli singardema. Li komprenis, ke li devas kaŝi for de ĉiuj okuloj la ventegon, kiu agitiĝas interne de li, kaj simili tiujn vulkanojn, kies flankoj estas neĝokovritaj, dum brulanta lafo bolegas interne. Lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj. Li reaperis en kursoj, en la Anatomia Lernejo, kaj eĉ rekomencis dissekci. Ĉiuj homoj estis trompitaj, eĉ Leopoldo, al kiu Aleksandro diris ian tagon: — Kaŝemulo, ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda. — Post tio, kio okazis, ci devas kompreni ... — Ci do opinias min naivulo. Ĉu, kiam junulino edziniĝas, oni ne devas antaŭvidi tiun tre logikan kaj tre naturan konsekvencon? — Sendube: sed mi tiel forte timis cin ĉagreni. — Ci vidas, ke tio ne okazis. En kiu epoko ci atendas cian heredanton? — En la du unuaj semajnoj de Decembro. — Aŭskultu min: mi komprenas, ke mia ĉeesto estas kapabla ĝeni sinjorinon Herbeno; jen estas kial mi ne faras al ci proponojn por ŝin kuraci. Tamen se ci bezonos min, ci ĉiam trovos min preta por cin utili. Sekve tuj kiam la akuŝo estos komencita, sciigu min. Profunde kortuŝita, Leopoldo premis entuziasme la manon de sia amiko, dirante: — Nu! ci estas tute simple superega. Ĉar la kapitano havis siajn okulojn plenajn je larmoj, li ne povis rimarki la strangan rigardon, kiun la studento lasis fali sur lin, kaj precipe la malaman kaj samtempe ironian rideton, kiu momente flugetis sur liaj mallarĝaj lipoj: sen tio la edzo de Klotildo estus tremetinta. La tempo pasis, kaj alproksimiĝis la epoko, en kiu sinjorino Herbeno estos liberigita.