Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Depost kiam Maziero ŝajnis forgesinta la estintecon, la malnovaj amikoj ofte revidis unu la alian. Eĉ Leopoldo sciigis Aleksandron pri ĉiuj fazoj de la gravedeco, kiu estis malfacila, kaj altrudis al la juna virino lacigojn penige toleritajn de ŝia delikata konstitucio. Certe Aleksandro donis kelkajn neprecizajn konsilojn: sed, ĉar li ne havis la malsanulinon antaŭ siaj okuloj, estis neeble, ke li parolu laŭ certiga maniero. Ian tagon Herbeno diris: — Tio, kio estis farita, estis farita; ni ĝin forgesu. Kial ci ne vizitas Klotildon? Mi certigas, ke ŝi sentas al ci veran amikecon, kaj ke ŝi estus tre feliĉa, cin revidante. — Mi ne dubas pri tio. Tamen ŝajnas al mi, ke mi pli bone agus, prokrastante mian viziton. La fariĝoj estas ankoraŭ tro novaj; kaj ŝi ne bezonas emociojn. Kiam Leopoldo estis koniginta al sia edzino la respondon de sia amiko: — Kia delikateco, ĝemis Klotildo. Mi opinias kiel sinjoro Maziero. Dum ankoraŭ iom da tempo, mi preferas ne troviĝi en lia ĉeesto. Sed se mi min sentus grave malsana, mi ne ŝanceliĝus; kaj mi fidus al li sola. Fine la 10an de Decembro 1874, je la dua vespere, la unuaj doloroj komencis. Post tri horoj, sinjorino Herbeno naskis filon. Leopoldo rapide telegrafis la novaĵon al sia amiko. Ĉar la farto de Klotildo ŝajnis kontentiga, li volis porti mem la depeŝon en la poŝtoficejon, timante, ke pro adreseraro ĝi ne alvenos al la adresito. Sed kiam li revenis, li sentis grandegan miron, aŭdante korŝirantajn kriadojn, kiuj eliris el la ĉambro de la malsanulino. La akuŝlaboro rekomencis; kaj la juna patrino naskis duan infanon. Malgraŭ tiu neatendita malsimpligo, la aferoj laŭiris laŭ regula irado. Post du horoj, la liberigo estis plena, kaj tiufoje definitiva.