Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel sinjorino Herbeno estis dirinta al Leopoldo, ŝi fidis nur al Maziero. Sed, ĉar ĉi tiu preferis ne interveni, tiel longe kiam la akuŝlaboro estos simpla, kaj intencis ĉeesti nur se la cirkonstancoj urĝe postulus lian intermeton, Klotildo ne volis, ke alia kuracisto ŝin helpu en ŝia liberigo. Ŝi do sin kontentigis per akuŝistino, sciante, ke Aleksandro estos avertita kaj preta alkuri post la unua alvoko. Jen estas kial la ĝemela gravedeco ne estis divenita, kaj kial nenio estis preta por akcepti la duan bubon, kiun oni devis meti provizore en la saman lulilon jam okupitan de lia frato. La apuda ĉambro, kiu apartigis la geedzan apartamenton el la kuirejo, estis aliformigita en infanejon. En ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj, tuj kiam estos alveninta la dua lulilo, tuje mendita post la akuŝo. Oni devis ĝin alporti la hodiaŭan vesperon mem. Sinjorino Herbeno estis mamnutranta sian unuanaskiton, kiam la servistino eniris en la ĉambron, dirante: — Necese estas, ke mi eliru por fari aĉeton ĉe komercisto. Mi venas antaŭsciigi vian sinjorinan Moŝton, por ke ŝi ne maltrankviliĝu, se okaze la etulo vekiĝus. — Ne restu for dum longa tempo, ĉar vi scias, ke en tiu momento neniu troviĝas en la loĝejo. — Mi restos ekstere nur kvin minutojn, nur la tempon necesan por malsupren- kaj resupreniri. Cetere via sinjorina Moŝto ne bezonas maltrankviliĝi. Li dormas kiel amoro, la gracia kerubo. La flegistino, kiu estis foririnta dum kvarono da horo, revenis en la sama momento. — Ne priokupu vin pri io ajn, ŝi diris al la servistino, kaj faru tion, kion vi bezonas fari. Ĉu mi ne estas ĉi tie? La servistino eliris. Sinjorino Herbeno rigardadis sian unuan infanon, kiu