Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

daŭrigis suĉi avide, kiam ŝi kredis aŭdi bruon en la ĉambro, en kiu oni estis metinta la duan bubon. — Iru do vidi, kio okazas, diris la juna patrino al la flegistino. Eble la alia etulo bezonas esti purigita. La virino sin levis malvigle el sia apogseĝo, kaj per peza paŝo sin direktis al la pordo, kiam ĝi larĝe malfermiĝis, subite repuŝite el ekstero; kaj la kuiristino, kiu revenis, farinte sian aĉeton, rapidis al la ĉambro, ekkriante: — Fajro estas en la lulilo! Aŭdante tiujn vortojn, Klotildo forgesis la rekomendojn de l’ akuŝistino, sin levis, kvazaŭ ŝi estus puŝita de risorto, kaj rapidis al la infanejo, en kiu ŝin atendis abomena spektaklo. En mezo de la ĉambro la koketa konstruaĵo el silko kaj el puntoj, kiun depost kelkaj semajnoj sinjorino Herbeno tiel ame rigardadis, estis nur brulanta fajraĵo, en kies mezo aperis la karbigita kaj grimacanta vizaĝo de l’ estaĵeto jam mortinta. La kurtenoj subite fajriĝis en flugado de flamoj, kiuj nigrigis la plafonon; kaj iliaj brulantaj pecoj, falante sur la infanon kredeble dormantan, lin rapide sufokis. Densa kaj malbonodora fumo plenigis la ĉambron, dum la tuta apartamento sorbiĝis je malagrablega odoro de karno bruligita, ĉar en multaj lokoj la haŭto de l’ malgranda kadavro rompiĝis, kaj lasis flueti flavan grason, kiu ne nur nutris la bruladon, sed plie ĝin revivigis, kiam ĝi komenciĝis estingiĝi. La malfeliĉa patrino ne povis toleri plion. Pro duobla kaŭzo, unue pro teruro, due pro la nesingardo, kiun ŝi faris ellitiĝante, perforta hemoragio okazis; kaj sinjorino Herbeno falis teren meze de sanga marĉaĵo. En sama momento Leopoldo revenis, anoncinte al siaj bogepatroj la novaĵon pri la feliĉa liberigo de ilia filino, kiam subite li troviĝis antaŭ sia karbigita infano kaj sia edzino kuŝanta sur la pargeto: dume malgranda ruĝa