Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rivereto senĉese nutrita malrapide serĉis sian vojon tra la mebloj, kaj direktiĝis al la pordo, sub kiu ĝi malaperis, daŭrigante sian fluadon ĝis en la ŝtuparo. Ne pripensante, antaŭ kiam li demandos iun ajn, Herbeno prenis en siaj brakoj Klotildon senmovan, ŝin metis sur ŝian liton, kaj diris al la servistino: — Kuru tuj al kuracisto ia. Lin alkonduku kun vi. Samtempe li krajonis sur angulo de ĵurnalo tiujn malesperajn vortojn: — Klotildo mortas. Venu tuj. La pordisto staris tie, proponante siajn servojn. — Uzu fiakron, li diris; portu tion al sinjoro Maziero. Lin alkonduku. Post dek minutoj kvartala kuracisto, kondukita de la kuiristino, rapide alvenis. Dank’ al energia ŝtopaĵo la hemoragio estis haltigita. Sed la malsanulino estis perdinta tian kvanton da sango, ke malgraŭ la kuracadoj al ŝi malŝparitaj ŝia svenado ĉiam daŭris. Fine ĉiu tuja danĝero ŝajnis provizore malaperinta. Oni devis nun atendi la estontajn fariĝojn. Dume la feraj piedoj de la lulilo, kiujn estis varmiginta la bruligo de materioj en ĝi enhavitaj, ruĝiĝis; kaj la tapiŝo, sur kiu ili ripozis, komencis flamiĝi. Per kelkaj akvaj siteloj malavare ĵetitaj, estis facile haltigi tiun ekbrulon. Leopoldo surgenuis, sublevante la brulantan tapiŝon kaj ĝin faldante, por ke ĝi ne povu komuniki la bruladon al tapetoj kaj al murlignaĵoj. Subite ŝajnis al li, ke glaciiga trombo falas sur lian korpon. Najbaro, kiu ne lin ekvidis, verŝis sur lian dorson kaj sur liajn ŝultrojn la tutan enhavon de akvoplena sitelo. Herbeno sin levis per unu saltego, kaj ne eĉ aŭskultante la senkulpigojn de l’ mallertulo, li rapidis al la pordo, kaj sin ĵetis en la brakojn de Maziero alvenanta. — Ha! amiko mia! li ekkriis.