Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Dum la vojiro, cia pordisto ĉion rakontis. Kiel ŝi fartas? — Venu ŝin vidi. Antaŭirante la vickuraciston, Leopoldo penetris en la ĉambron, en kiu Klotildo, observita de la flegistino, kuŝis ĉiam senmova, pli blanka ol la kapkuseno, sur kiu ŝi ripozis. La juna kuracisto ŝin longe rigardadis, ŝin zorgege aŭskultadis; kaj dum Herbeno maltrankvilega penis sed vane legi sian sentencon sur lia marmora vizaĝo: — Kie la akcidento okazis? demandis Aleksandro. — En la apuda ĉambro. Silente Maziero malfermis la komunikan pordon, kaj ne ĵetinte eĉ unu solan rigardon al la karbigitaj disrompaĵoj, kiuj obstrukcis la infanejon, li zorge kaj atentege ekzamenis la marĉaĵetojn el densigita sango, kiuj kovris la pargeton. Li eĉ iris ĝis en la ŝtuparo, malsupreniris kelkajn ŝtupojn, sin klinante al tero, ĉiam rigardante: fine li resupreniris, dirante: — Ŝi perdis almenaŭ kvin litrojn da sango. Se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta. — Tiam ĉu restas ankoraŭ iom da espero? balbutis la malfeliĉa edzo kun frenezaj okuloj. — Eble. Mi kuras al mia deĵorestro. Post unu horo ni estos ĉi tie. Restinte sola, Leopoldo reeniris en la ĉambron de sia edzino, kiu persiste montris neniun signon de ekzisto. Sidante en apogseĝo, havante sian kapon en siaj manoj, li ploregis, kiam tusaro lin subite ekskuis tiel perforte, ke li estis devigata sin levi kaj atendi faldiĝante, ke la atako estu finita. — Sed, sinjoro, diris la flegistino, vi devus ŝanĝi viajn vestojn. Ili estas tute malsekaj. Pro la stato de senkonscio, en kiu Herbeno troviĝis, li estis tute forgesinta la malvarmegan duŝon, kiu falis