Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur lin antaŭ duono da horo. Eĉ li ne sentis, ke liaj akvoplenaj vestaĵoj algluiĝas al lia haŭto. Por aliri al sia tualetejo, li estis devigata trairi la bruligitan ĉambron. Li sin klinis al tio, kio restis el la lulilo, kaj nevole tremetis pro naŭzo kaj abomeno, vidante tiun nigran kaj karban maseton, kiu iam estis lia infano. En tiu momento ideo trairis lian cerbon kiel fulmo fajro, kaj lin eksaltigis: — Kaj la alia? li diris. Kio li fariĝis? Li revenis en la ĉambron de Klotildo. Sur la sojlo, li ronden direktis sian rigardon, ekzamenante ĉiujn detalojn. La flegistino divenis lian mutan demandon, kaj, montrante per la mano angulon de l’ apartamento: — Trankviligu vin, ŝi diris; li kuŝas tie. Kompatinda graciuleto! Vidu, kiel kviete li dormas. Tiu elpensema virino, kiun nenio povis konfuzi, estis malpleniginta unu el tirkestoj de la komodo; kaj ĝin pleniginte per kapkusenoj, ŝi faris per ĝi provizoran lulilon. Tiam Leopoldo, trankviligita pri la sorto de la sola infano al li restanta, konsentis surmeti sekajn vestojn. Dume Maziero, portante aparaton por transfuzio, revenis, akompanata de ĥirurgiisto. La du sciencistoj bezonis unu solan rigardon por konsenti ambaŭ, ke en tiu unika provo troviĝas la sola ŝanco de savo. — Kiu donos sian sangon? demandis la operaciisto. — Mi kompreneble, respondis Leopoldo. Ĉu mi ne estas ŝia edzo? Tiu pretendo estis tiel rajtigita, ke la kuracisto faris neniun proteston. Herbeno levis sian manikon, kaj prezentis sian brakon al la ĥirurgiisto, por ke ĉi tiu povu praktiki la necesan sangeltiron, kiam la operaciisto, mirigita de la seka varmeco de lia haŭto, ekkriis: