Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed, mia kara sinjoro, vi havas febron! — Estas tre kompreneble, post tiom da kortuŝaĵoj. — Mi ne parolas pri tio: mi aludas pri inflama febro. Maziero, aŭskultadu lin. Aleksandro sin malrektigis, kaj apogis sian orelon sur la bruston de sia amiko. — Pulma kongesteco, li diris, sin rektigante. Krepitantaj bruoj en la bazo. — Tion mi divenis. Necese estas, ke vi enlitiĝu kaj tre zorge kuraciĝu; ĉar en tiu momento vin ekatakas pneŭmonio: pro tio, vi povas neniel nin utili. — Ho! doktoro, mi vin petegas. — Ha! ne, tute ne. Mi ne inokulos malsanan sangon en vejnojn de mortantino. Oni ne faras tiajn aferojn. — Aŭskultu min, mia malnova amiko, diris tiam la studento. Mi bone fartas; mi havas belegan konstitucion kaj vivegan sangon; ci povas min kredi. Ĉu ci konsentas ke mi cin anstataŭu? Perforta batalo okazis en la animo de Leopoldo. Do la forpelita aminduminto redonos la vivon al la perfida virino. Se Klotildo reviviĝos, estos la sango mem de Aleksandro, kiu fluos en ŝiaj vejnoj. Tiam ili ambaŭ fariĝos unu sola karno: ili estos alligitaj unu al la alia per naturaj ligiloj multe pli potencaj al la nenaturaj ĉenoj de la geedzeco. Ne nur Klotildo kaj Leopoldo prenis al Maziero lian socian kaj sentan vivon, sed plie ili ŝtelas parton de lia korpa viveco. Post tiel superega heroeco, ĉu la junaj geedzoj povos rigardi sian amikon kaj samtempe ne ruĝiĝi pro honto? Ĉu ili kuraĝos ami ankoraŭ unu la alian? Ĉu ilia amo, rajta laŭ la leĝo, ne fariĝos laŭ la naturo adulta amo? — Nu, sinjoro, decidu vin, ekkriis la ĥirurgiisto. Ĉiu minuto de prokrasto kompromitas la sukceson. — Mi divenas la motivon de cia ŝanceliĝo, diris Aleksandro mezavoĉe: sed timu nenion. Nek ci nek cia