Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edzino ŝuldos al mi dankon. Estas mi kontraŭe, kiu pagas ŝuldon. — Ŝuldon! Kion ci volas diri? Mi ne cin komprenas. — Mi min komprenas; kaj tio sufiĉas. Se oni provas nenion, Klotildo mortos. Ŝia vivo apartenas al ŝi sola: ci ne havas rajton disponi pri ĝi. — Agu do, ĝemis Leopoldo; kaj savu ŝin. La operacio komencis. Ju pli la viva likvoro penetris en la vejnojn de la mortantino, des pli ŝiaj vangoj koloriĝis, ŝia pulso viviĝis, ŝia spiro aktiviĝis kaj rapidiĝis. Fine la malsanulino malfermis siajn okulojn; sed ilin ŝi tuje refermis. Ĉar en ŝia malfortigita organismo la varma sango de la junulo agis, kvazaŭ ĝi estus ebriiga vino, produktante specon da ebrieco, de kiu devis rezulti la vivo. Post la antaŭa letargia stato postvenos reboniganta dormado: kaj post la vekiĝo aperos la resaniĝo. — Tio sufiĉas, diris la ĥirurgiisto. Kaj li ĉesigis la operacion, feliĉe por Maziero. Ĉar ju pli la viveco alvenis flue en la korpon de Klotildo, des pli la junulo sentis, ke la lia foriras. Kiam la operaciisto estis demetinta la aparaton, la juna kuracisto paliĝis subite kaj preskaŭ svenis. Leopoldo rapidis al li. — Negravaĵo! diris Aleksandro; tio jam pasis. Per kelkaj biftekoj mi tre rapide refaros la sangon de mi perditan. Sed, li aldonis gaje, ci povas esti certa, ke mi metos ilian koston sur mian vizitkalkulon. En tiu momento krietadoj aŭdiĝis en angulo de la ĉambro. Ili estis puŝitaj de la novnaskito, kiu vekiĝis. Malgraŭ lia malfortiĝo, Maziero eksaltis. — Kio estas tio? li demandis. — Sed tio estas mia infano. — Kiel! cia pordisto rakontis, ke li mortis en la brulado. — Estas vere; ci ne povas scii. Klotildo naskis ĝemelojn. Kiam mi sendis al ci mian depeŝon tuj post la naskiĝo de la unua, mi ne konis ankoraŭ la ekziston de