Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la dua. Jen estas kial mi ne parolis pri li. Estas ĉi tiu lasta tiu, kiu estis bruligita, aldonis Leopoldo kun plorego en la voĉo. Sed en tiu momento, Herbeno estis ekkaptita de tiel perforta tusaro, akompanita de sufoko, ke li diris al la ĥirurgiisto, kiu jam staris sur la sojlo de la pordo, ekelironte: — Vi estas prava, doktoro; mi sentas min malbonfartanta. Nun, ĉar Klotildo ne estas plu minacita de tuja danĝero, mi obeos vian konsilon. — Josefino, li diris al la servistino, vi starigos liton en la manĝoĉambro. Mi ne volas, ke sinjoro Maziero eliru el mia hejmo, tiel longe kiam iliaj fortoj ne estos plene revenintaj. Dume Aleksandro, englutinte glaseton da brando, sin levis kaj kondukis al la pordo sian deĵorestron, lin dankante. La alkoholo estis vekinta en la nervoj de la studento nenaturan energion, kiu ebligis, ke li aliru kaj eliru tra la ĉambro. Kiam la ĥirurgiisto estis elirinta, li sin direktis al la komoda tirkesto aliformigita en lulilon, kaj longe rigardadis la estaĵeton, kiu kriadis pro malsato. Sed anstataŭ rideti, la rigardo de la junulo fariĝis kontraŭe malbona kaj malama. Kun frunto sulkigita, kun brovoj kuntiritaj, li murmuris mallaŭte: — Tio estis neutila. Kaj li daŭrigis resti ĉi tie, irante el Klotildo dormanta al la krieganta novnaskito, kiam li tremetis, kiel homo subite vekita. — Nun, ĉar lia patrino estas tute nekapabla lin mamnutri, diris la flegistino, kion oni devas fari pri tiu etulo? — Tion, kion vi volos, respondis malafable Maziero. Kaj li eliris el la ĉambro, dum tiu virino mireganta murmuris mallaŭte: — Kia strangulo! Certe li estas tre grandanima; tion