Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li pruvis antaŭ ne longe: tamen estas momentoj, en kiuj li min timigas. La morgaŭan matenon ĉiuj loĝantoj kiel eble plej bone fartis en la hejmo de Leopoldo. Aleksandro, kiu estis elektinta la dieton de kruda viando, rapide refaris la sangon perditan. Herbeno restis en sia lito, sed nur pro singardemo; ĉar lia stato ne pligraviĝis. Pri Klotildo ŝi vekiĝis tre malforta, tre pala ankoraŭ; sed ĉiuj simptomoj ebligis konjekti, ke la plena resaniĝo estos nur afero de tempo. Do la studento eliris kontenta, anoncinte, ke li revenos post lia vespermanĝo, por sin informi pri la farto de gemalsanuloj. Sed en vespero, tuj kiam, enirinte en la ĉambron de Klotildo, li estis ĵetinta rigardon al la juna virino, lia koro kuntiriĝis dolore. Sinjorino Herbeno estis nerekonebla. Kun trajtoj tiritaj, kun okulejoj bluigitaj, manĝegite de ardanta febro, ŝi ŝajnis sufokiĝanta. Ŝia ŝvelinta ventro ŝin multe doloris. Fine ĉiumomente ŝi estis skuadita de dubeverdaj vomadoj, kiuj ŝin tute lacegigis. La juna kuracisto paliĝis, rekonante la timindajn simptomojn de l’ infekta peritoneito. Por haltigi pli rapide la hemoragion, kiu mortigis sinjorinon Herbeno, la kuracisto, kiu faris la ŝtopaĵon, uzis ĉiujn tolaĵojn de li trovitajn sub lia mano. Inter ili troviĝis malpura tuko jam utiligita por la akuŝo. Tio sufiĉis, por ke pusa sorbigo tuje postvenu. Tiel longe kiam Klotildo estis senmovigita de sia svenado, la venenigo produktiĝis laŭ tute nekonstatebla maniero: sed ju pli la sanga rondiro aktiviĝis, des pli la venenigo siavice pli kaj pli fortiĝis. Redonante la vivon al sinjorino Herbeno, la sango de Maziero estis do havinta tiun bedaŭrindan rezultaton: ebligi, ke la malsano pligrandiĝu.