Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/449

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen estas miaj propraj observadoj pri ĝemeleco. Al tiuj ekzemploj mi povas aldoni tiujn, kiujn al mi konigis, ĉu la rakontoj de fidindaj observintoj, ĉu miaj legadoj.

El la unua fonto mi ĉerpos nur tri observadojn, kiuj devenas: la unua, de mia patrino; la dua, de mia filino; kaj la tria, de mia filo.

Mia patrino ofte al mi rakontis, ke, kiam ŝi estis junaĝa, ŝi kunuliniĝis en sia lernejo kun du ĝemelinoj, kiuj havis samajn emojn, karakterojn, fartojn, kaj kiujn neniu, eĉ iliaj gepatroj, povis diferencigi. Nur tualeta detalo igis ebla tiun diferencigon.

Aliparte, en la momento mem, en kiu mi skribas tiujn liniojn (1908), mia filino konas en sia lernejo du okjarajn ĝemelinojn; ne nur ili tiel perfekte similiĝas, ke iliaj profesorinoj kaj iliaj kunulinoj ne povas ilin diferencigi, sed plie, kiam oni rekompensas aŭ punas unu el ambaŭ, tuj oni estas devigata fari la samon por la alia; ĉar tuj la alia agas sammaniere kiel sia fratino, kiam eĉ ŝi ne konas tion, kion faris ĉi tiu lasta. Estus do tute malĝuste diri, ke unu volis imiti la alian. Cetere se oni povas riproĉi du junulinojn, ke ili profitas sian similecon por sin amuzi, erarigante la ĉeestantojn, oni ne povas kulpigi pri tio du okjarajn knabinetojn; ĉar ili estas tro junaj por meti en siajn petolaĵojn tiom da diplomateco: do nur sama instinkto instigas ilin al sama agado.

Fine, antaŭ kelkaj tagoj, mia filo promenante vidis sur la strato du junulojn, kiuj tiel plene similis unu la alian, ke li ne dubis, ke ili estas ĝemeloj. Sed, kurioza detalo! ambaŭ suferis ĉe la maldekstra piedo tiun naskiĝan kriplaĵon nomitan France pied bot, Germane klumpfuss, Angle club-foot, Itale piede torto, Hispane pie trumado, kaj kiun oni povus nomi Esperante tordpiedo. Sciante, ke tiu observado min multe interesos, mia filo ilin sekvis kaj ekzamenis kaŝe, por povi raporti al mi pri tio. Kompreneble tiuj ĝemeloj ambaŭ lamis, kaj kiam ili sin apogis sur la maldekstran piedon, iliaj ambaŭ korpoj kliniĝis maldek-