Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/450

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stren dum, kiam ili uzis la dekstran piedon, tiuj du korpoj samtempe rektiĝis. Sed ili lamis laŭ tiel identa maniero, ke, tial ke ili pasis unu apud la alia, iliaj du korpoj, malgraŭ siaj ritmaj balanciĝadoj, konservis tamen paralelecon matematike akuratan. Tia paraleleco pruvis nediskuteble, ke la du kriplaĵoj estas idente similaj: sen tio unu el tiuj junuloj estus laminta pli aŭ alimaniere ol sia frato; kaj en tiaj kondiĉoj la paraleleco de tiuj du balanciĝantaj korpoj ne estus konservita.

El la dua fonto mi ĉerpos nur du ekzemplojn, la plej antikvan kaj la plej nunan.

En la kanto deka de Eneido (vers. 390 ĝis 392), Virgilio skribis tiujn versojn:

Vos etiam gemini Rutulis cecidistis in arvis,
Daucia, Laride Thymberque, simillima proles,
Indiscreta suis, gratusque parentibus error.

tiel laŭverse tradukitajn:

Same vi falis en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro,
Vi dunaskitoj de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin
Malsimiligis gepatroj (tialo de dolĉaj eraroj!).

Fine en la franca Revuo titolita Lectures pour tous (Oka jaro. Aprilo 1905. No 7. Paĝo 586), kaj publikigita de la firmo Hachette, trovigas artikolo, en kiu enkadriĝas kvin fotografaĵoj.

Mi ĝin tradukas:

“Antaŭ ne longe estis festita edziĝa ceremonio, kiu, kvankam ĝi estis duobla, tamen estas unika en la memortabeloj de l’ kuriozeco. La invititoj, kiuj ĉe ĝi ĉeestis, vidante aŭ kredante vidi la saman personon en pluraj diversaj lokoj, devis sin demandi, ĉu ili ne estas erarigitaj de optika iluzio aŭ suferantaj strangan senteraron.

La fratoj Chanteau naskiĝis en Nantes je 1874, kaj estis edukitaj kune. Iliaj nutristinoj havis grandan malfacilecon