Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/451

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ne ilin konfuzi. Gabriel riskis fariĝi Alphonse, kaj Alphonse riskis fariĝi Gabriel.

Kiam ili plimaljuniĝis, ilia simileco pli kaj pli grandiĝis. En kolegio la du fratoj faris pro tiu simileco la malesperon de siaj majstroj. Ambaŭ vestitaj laŭ sama maniero, kiu el ili estis Alphonse, kiu Gabriel? Oni punis unu, kaj la alia faris la punon, ĉiufoje kiam la du fratoj opiniis utila la anstataŭigon. En la ludtempo, kiam oni ludis al kaŝludo, la kamaradoj estis frenezigitaj, kaj perdis la malmulton da latinlingvo, kiun ili estis lernintaj.

Jen estas ili en la Pariza Lernejo de Belaj Artoj: tie la du fratoj lernas la pentrarton, en la pentrlaborejo de Luc Olivier Merson, kiu malkovras ĉe ili saman talenton kaj komunajn instigojn. Vi juĝas, se la simileco de du fratoj estas ekspluatita por mistifiki la ‘novulojn’.

Simile vestitaj el nigra veluro, kun kravato La Valliere, la du fratoj evitas sin montri kune. Subite, dum Alphonse parolas kun unu el nove alvenintoj, Gabriel sin montras neatendite ĉe la alia flanko de la lernantejo, kaj ekkrias:

‘Kiam do ci estos fininta rakonti al mi ciajn historiojn?’ Mirego de la lernanto, kiu tenas sian interparolaton per la butono de lia jako, kaj vidas lin samtempe aperantan dek metrojn pli malproksime.

Alia samspeca ŝercaĵo. Dum unu el Chanteau’o laboras antaŭ sia pentrostablo, la massier (observisto) ordonas al la novulo, ke li iru vidi, ĉu Chanteau ne troviĝas ĉe la pordisto.

‘Sed li estas tie ĉi, ekkrias la junulo; mi lin vidas.’ Kaj la tuta lernantaro respondas:

‘Ci havas okuleraron. Li estas ĉe la pordisto.’ La novulo fine konsentas eliri. Ĉe la pordisto, li trovas Chanteau’o, kiu diras al li:

‘Mi? Mi ne estas tie ĉi; mi estas en la lernantejo. Revenu tien; ci min vidos en ĝi.’ Efektive li revenas al la lernantejo, revidas Chanteau’on