Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/452

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ lia pentrostablo, kaj terurite sin demandas, ĉu li ne fariĝas freneza.

La mistero daŭras ĝis, kiam antaŭ ĝenerala punco oni malkaŝas al la novulo la ekziston de ĝemeloj.

Alvenas la dudeka jaro kaj samtempe la rekrutiĝo. La du fratoj lotas: Gabriel eltiras la numeron 87, Alphonse la numeron 88. Sed por la unua fojo la loto ebligas ilin diferencigi, ŝanĝante iliajn kostumojn: Gabriel sola estas prenita por la militservo. Oni lin sendas en la 135an infanterian regimenton en Angers. Lia frato, kiu ne volas resti sola en Parizo, venas loĝi en tiu urbo.

Tiam ludigas en la realeco la ridegigaj scenoj de l’ fama opereto: Champignolle malgré lui (kontraŭvola Ŝampignol).

Ian tagon Gabriel estas vokita en la laborĉambron de l’ ĉefsergento.

— Nu, Chanteau, ekkrias la kapitano, vi ne multe ĝenas vin, mia knabego: mi vin ekvidis, sub civilaj vestoj, hieraŭ, sur la stratoj de l’ urbo.

— Vi eraras, kapitano. Li estas mia frato.

— Ĉu vi mokas min? ... Tre bone ... Vi havos kvar tagojn (da malliberejo).

Post kelke da tempo, Alphonse Chanteau, promenante en la urbo, estas renkontita de l’ kapitano, kiu tiufoje serioze koleras, kaj al li ordonas, ke li iru tuje al la soldatejo. Alphonse iris al ĝi des pli volonte, ke komparo kun lia similulo Gabriel estis la sola rimedo por plene montri la veron.

Post kiam Gabriel estis farinta sian militservan tempon, la regimenta quiproquo daŭris. Konstante Alphonse la civilulo estis sur la strato haltigita de nekonitaj junuloj, kiuj prezentis al li sian manon, dirante:

— Kiel ci fartas? maljunulo mia. Ĉu ci memoras pri la leŭtenanto X., aŭ pri la kapitano Z.? Ili estis iamaj kamaradoj de Gabriel la militisto. Kompreneble Alphonse neniel memoris pri la homoj aŭ la