Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/453

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aferoj, pri kiuj ili parolis: kaj la kamaradoj eliris malkontentaj kaj riproĉantaj.

Dume la du fratoj estis reprenintaj siajn penikojn, kaj kunlaboris en la samaj pentraĵoj. En 1903, la Ekspozicio de la Nacia Societo prezentis kun ilia subskribo du verkojn: Adige en Verona kaj Atendado, kiuj haltiĝis la atenton.

La Nova Mondo invitis la Malnovan al la Ekspozicio de Saint-Louis. La fratoj Chanteau eliris. Apenaŭ ili estis elŝipiĝintaj, kiam ĵonglisto, atentigite de profitoj, kiujn enhavus ilia simileco por publika elmontro, al ili proponis dungokontrakton por la beleta monsumo da 5 000 dolaroj ĉiumonate. Oni komprenas per kia facileco li estus malaperiginta kaj reaperiginta tiajn ulojn. Sed tiuj ekzercoj, taŭgaj por la tempo en kiu la fratoj Chanteau estis studentoj, ne taŭgis plu por ilia aĝo kaj ilia situacio. La fratoj Chanteau rifuzis. Ili preferis eniri en la ĵurnalon New-York Herald, en kiu ili havis kiel taskon rakonti ĉiusemajne tion, kion ili vidis en Ameriko, kaj ĉiam sin reprezenti desegne en scenoj, per kiuj ili ilustris sian kronikon. Oni ilin nomis: French Twins, Francaj ĝemeloj. Ili akiris rapidan famon; la mendoj alfluis; la gazetinformistoj sieĝis ilian pordon. La ĵurnaloj dediĉis al ili pli ol okcent artikolojn, kiuj estis pli laŭdplenaj unuj ol la aliaj: en unu el ili la ĵurnalisto imagis tiun esprimon por difini ilian saman talenton:

‘La fratoj Chanteau pentras kiel unu sola homo.’ Kiam ili enŝipiĝis en la ŝipon Gascogne, por reveni Francujon, densa anaro ilin akompanis, kaj salutis ilian eliron per multaj aplaŭdoj.

Dum la fratoj tiel promenigis sian duoblan kaj tamen unikan personecon, estis en Parizo du estaĵoj, kies ekzistado estis, se oni povas tiel paroli, paralela kun la ilia. Ili estis du ĝemelinoj. Fraŭlinoj Geneviève kaj Suzanne Renaud same blondaj, same rozkoloraj, same beletaj, similis unu al la alia tiel, kiel la fratoj Chanteau