Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/454

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reciproke similiĝis. Ili estis edukitaj kune; kaj ĉiu el ambaŭ, ne volante forlasi sian fratinon, jam estis rifuzinta pluajn proponojn por edziniĝo.

Komuna amiko, kiu estis muzikisto, opiniis, ke ilia vivo estas difinita por unuiĝi kun la vivo de fratoj Chanteau.

En Ault, kie en kampodomo pasigis la someron la familio Renaud, la du pentristoj estis invititaj, por ke ili faru la portreton de du junulinoj.

La unua intervidiĝo estis tute kurioza. La du fratinoj sin demandis, kiamaniere ili diferencigos la du fratojn; kaj ĉi tiuj al si faris la saman demandon.

Sed tion, kion ne vidas okuloj, la koro divenas: ambaŭ gejunuloj ekvidis inter si diferencigojn nevideblajn de plej bone sciigitaj rigardoj.

La geedziĝo de ambaŭ gefianĉoj estis festita unue en la urbodomo de la deksepa kvartalo, kaj poste en la preĝejo Sainte-Marie-des-Batignolles.

Neverŝajna cirkonstanco! La du honoraj fraŭloj, Maurice kaj Gustave Freunzer, kuzoj de la edziniĝantoj, estis same ĝemeloj, kaj erarige similiĝis.

Ĉiuj ĉeestantoj kredis, ke ili estas okupitaj de okulaj konfuzaĵoj.

Straton Jouffroy, en sia pentrlaborejo, en kiu ili finas la desegnaĵon, kiu ornamos la menuon por la festeno donota al la Londona County Council, la fratoj Chanteau nin akceptas, kaj nin prezentas al siaj edzinoj.

Tiuj sinjorinoj aperas ambaŭ rave similaj en siaj helgrizaj roboj.

‘Estas tre oportuna tiu simileco,’ diras sinjorino Suzanne Chanteau: ‘tial ke mia fratino kaj mi estas akurate samaj kaj havas la samajn korpmezurojn, unu sola el ni iras en magazenoj, aĉetas por ambaŭ kaj provas la robojn ĉe la kudristino.’

Sinjorino Geneviève konfesas, ke ian tagon ŝi estis erarigita mem de sia simileco kun sia fratino. Ŝi pasis