Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/455

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ spegulo, dum ŝia fratino troviĝis en la sama ĉambro. Subite ŝi diris:

‘Suzanne, rektigu do cian ĉapelon; ĝi estas malrekta.’

Sinjorino Suzanne, kiu ne estis ankoraŭ kapvestita, ekridegis. Sinjorino Geneviève revenis kontroli la spegulon, kaj komprenis, ke ŝi eraris: estis ŝia propra vizaĝo tio, kion reflektis la spegulo.

Ĉu oni povas ne envii la feliĉecon de tiuj du paroj da geĝemeloj, kies ekzistado malvolviĝas en duobla harmonio, dank’ al la simileco de iliaj gustoj, kaj kiuj havas tiun profiton, ke ili vivas kvarope, kvazaŭ ili vivus nur duope.”

Tiuj diversaj ekzemploj de tiel stranga natura kuriozaĵo ŝajnis al mi interesplenaj; kaj ideo naskiĝis en mia cerbo: ĝi estas, ilin utiligi kiel temon de romano; ĉar mi kredas, ke la kono de tiuj veraj kvankam neverŝajnaj fenomenoj estas kapabla amuzi kaj eĉ instrui la leganton.

Dro VALLIENNE.
Junio 1908.