Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konsentus lin ekzameni, kara majstro, mi estus al vi tre danka. Kiam li vidis la tri kuracistojn penetrantajn en lian ĉambron: — Kiel fartas Klotildo? murmuris Leopoldo per voĉo apenaŭ aŭdebla. — Ne turmentu cin, respondis la studento; kaj rapide resaniĝu por povi ŝin flegi. — Ho! mi ne estas grave tuŝita. Morgaŭ mia malsaneto estos malaperinta. Sed en la antaŭĉambro, dum Aleksandro helpis la faman profesoron, por ke li pli facile surmetu sian surtuton, la hospitala kuracisto sin klinis al la orelo de Maziero, kaj diris mallaŭte: — Tiu kompatinda viro similas ĉiujn malsanulojn; li sin iluzias malprave. Mi timas kontraŭe, ke post kelkaj tagoj oni ploros en tiu hejmo pro du katastrofoj. Dum la tuta tago, Maziero sin multigis, irante el unu ĉambro al la alia, disdonante siajn flegojn al tiu el ambaŭ gemalsanuloj, kiu plej urĝe ilin bezonis. Sed li ne havis plu tiun ne emociigeblan rigardon kaj tiun bronzan frunton, kiuj karakterizas la scienciston, kiam li penas sin abstrakti por malkovri la veron. Depost kiam Klotildo estis neripareble kondamnita, la intelekta estaĵo, la kuracisto, estis malaperinta, por lasi la lokon al la sentema estaĵo, al la homa besto. Tuj kiam Aleksandro sin sentis sola, larmoj, kiujn li ne penis viŝi, senĉese fluadis sur liaj paligitaj vangoj, kaj estis anstataŭitaj, kiam li penetris en la ĉambron de Klotildo, per malespera rideto pli malgaja ol ploroj. En vespero, la juna virino ŝajnis pli bone farti. Ĉiuj ĉeestantoj komencis reesperi. Sola Aleksandro ne estis erarigita. Kontraŭe tiu malapero de malsanaĵoj pligrandigis ankoraŭ lian kortuŝegecon. Ĝi estis la trompanta resaniĝo, kiu antaŭiras la agonion. Kiam Maziero alproksimiĝis al la lito de la malsanu-