Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lino, la deliro estis malaperinta. Klotildo rekonis sian iaman fianĉon: ŝi havis ankoraŭ sufiĉe da forto por rideti al li, kaj diri tre mallaŭte: — Vi estas grandanima. Mi vin suferigis. Pardonu min. — Ni ne parolu pri tio. Necese estas ke vi kuraciĝu. Trinku tion. — Kio troviĝas en tiu glaso? — Brando. — Tio estas tre malbongusta. — Trinku tamen. Tia estas la ordono de l’ kuracisto. Maziero ŝovis sian brakon malantaŭ la dorson de Klotildo, kaj ŝin iomete sublevis. La juna virino englutis la enhavon de l’ glaso per unu trinko. — Strange, ŝi diris: oni kredus, ke tio estas nur senmiksa akvo. Aleksandro sin turnis por viŝi larmon. La fiziologia sentemo de l’ agoniantino jam estis malviva. Post kelke da tempo, sinjorino Herbeno rediris: — Kial do Leopoldo ne estas apud mi? Maziero silentis. Diri la veron al tiu malfeliĉulino ŝin mortigus tuje. — Vi ne respondas, ŝi ĝemis; vi ŝajnas malgaja; Leopoldo ne amas plu min; li min delasas, kiam mi estas malsana. Ho! neniam mi estus kredinta lin kapabla de tia indiferenteco. — Nu, kvietigu vin. Vi scias tre bone, ke via edzo ĉiam vin amegas. Li eliris por fari viziton: li baldaŭ revenos. Nun, trinku denove. Senpripense, ne eĉ tion rimarkante, la juna virino englutis unu post la alia la glasetojn da brando, kiujn prezentis al ŝi Maziero. — Vi ne similas lin, ŝi daŭrigis; vi estas fidela almenaŭ; vi ne delasas tiujn, kiuj suferas, por iri al amuzado. Ha! kiel malbone mi ŝatis vin! Kiel mi estis maldankema! Se mi povus rekomenci ...