Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La fortoj mankis por daŭrigi la paroladon: tiam ŝi direktis al Maziero longan rigardon plenan je amemo, kaj senmoviĝis. La junulo volis verŝi ankoraŭ inter la lipoj de la mortantino la brandon, kiun li tenis en sia mano. Sed post kiam la fluidaĵo estis pleniginta la duonmalfermatan buŝon, ĝi superrandiĝis kaj fluis laŭlonge de vangoj ĝis sur la kapkuseno. Inter la brakoj de sia iama fianĉo, sinjorino Herbeno estis mortinta, dirante aman parolon. Aleksandro dolĉe remetis sur la liton la korpon de la malfeliĉa virino. La okuloj de l’ juna kuracisto restis sekaj. Ne havante plu esperon, li ne sentis plu kortuŝegecon. Nun, ĉar la neriparebleco estis plenumita, li restis senmova, direktante ĉagrenegan rigardon al la vizaĝo de Klotildo, kiun la tro rapida malsano ne estis havinta sufiĉe da tempo por velki, kaj kiu retrovis en la morto majestan kaj superan belecon. Nun, kion li faros? Kiamaniere li anoncos al Leopoldo la teruran malfeliĉegon? Kiel estis prognozinta la fama profesoro, la malsano de Herbeno pli kaj pli graviĝis. La pulma kongesto, kaŭzita de la malvarmigo, estis unue malforta; kaj inteligentaj flegoj povis facile ĝin haltigi, kiam ĝi komencis. Sed dank’ al sinsekvaj nesingardoj faritaj de l’ malsanulo, ĝi rapide aliformiĝis en pneŭmonion. Nun en la stato, en kiu li troviĝis, la sciigo koniganta la morton de Klotildo fatale devos lin pereigi. Tio, kion Maziero estis antaŭvidinta, efektiviĝis. Malgraŭ la antaŭzorgoj, spite la dusencaj kaj ne precizaj frazoj uzitaj por lin malrapide kutimigi al la ebleco de tia katastrofo, tuj kiam Leopoldo eksciis, ke lia amegatino ne ekzistas plu, ke ŝi eliris ne lin adiaŭante, ke neniam li revidos ŝin, la febro, kiu jam lin manĝegis,