Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

subite pligrandiĝis. Sed anstataŭ ĉagreniĝi, la malsanulo kontraŭe ĝojis pro tio. — Tre bone, li diris; mi iros ŝin retrovi. Jes, amiko mia, li aldonis, sin klinante al Maziero, tio pli bone taŭgas por ni kaj por ci. Ambaŭ ni cin perfidis. Por cin venĝi, ci trovis nur tiel eksterordinaran sindonon, ke neniam oni vidis tian grandanimecon. Almenaŭ kiam ni ne estos plu, ci denove povos ŝati la vivon kaj konsideri la pasintajn fariĝojn kiel inkubsonĝon, kiu forflugas post la vekiĝo. Malgraŭ tiuj amemaj paroloj, la vickuracisto restis malluma. — Mia vivo estas finita, li respondis. Ne estas plu por mi feliĉeco ebla. — Nu, amiko mia, kial ci diras tiajn malesperaĵojn? Ne en nia aĝo oni fariĝas vivmalamanto. Krizo de sufoko malhelpis, ke la malsanulo daŭrigu. — Ne parolu, diris Aleksandro; ci lacigas cin neutile. — Lasu min. Mi sentas, ke nun mia vivo ne estos longedaŭra: sed mi ne volas morti, ne antaŭe koniginte al ci gravajn rimarkojn. Mi estas certa, ke la brulado de l’ lulilo, kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj, ne estas okazigita de l’ hazardo sed de krima mano. Aŭdante tiujn vortojn, Maziero subite fariĝis pli pala ol kadavro; kaj liaj manoj konvulsie agitiĝis. Kuŝante sur dorso, kun okuloj al plafono, Leopoldo ne povis tion ekvidi. Li daŭrigis: — Jes; mi estas certa pri tio. Aŭskultu min atente, kaj ci partoprenos mian opinion. Por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno. Plie, ci kredeble rimarkis, ke por min lumigi kaj min hejti, mi uzas nur gason. Do oni ne povas konjekti, ke fajrero alsaltis. Mi certigas, ke mia sola supozo estas vera. La fajro estis metita vole. Sed per kiu? por kia celo? Depost kiam mi kuŝas malsana, jen