Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas la du demandoj, kiujn mi senripoze faras al mi, ne povante trovi respondon. La malfeliĉo falis sur min per tiel fulmosimila rapideco, ke mi ne havis la tempon sufiĉan por serĉi la kulpulon. Se mi mortas, li restos do ĉiam nepunita. Nu, jen estas tio, kion mi petas ankoraŭ de cia amikeco. Faru mem tiun enketon: kaj kiam ci estos malkovrinta la krimulon, kiu kaŭzis la morton de tri homoj, venĝu nin! Se en tiu momento Leopoldo estus rigardinta sian amikon, lin estus miriginta la difektiĝo de liaj vizaĝaj trajtoj. — Mi faros tion, kion ci deziras, respondis Maziero, per raŭka kaj ne aŭdebla voĉo. — Mi ne finis ankoraŭ, daŭrigis Herbeno kun emocio, en kiu oni sentis larmojn de bedaŭro. Mi lasas post mi kompatindan estaĵeton, kiun apenaŭ mi konis, kiun mi ne havis tempon sufiĉan por ami. Tamen kiam mi pensas al tiu malfeliĉa orfo, kiu baldaŭ troviĝos sen gvidanto kaj sen helpanto, tio rompas mian koron. Liaj geavoj estas kvazaŭ nulaĵo. Jam la edziniĝo de ilia filino ilin pli maljunigis, ol estus farintaj dek jaroj. Kiam ili ekscios, ke ŝi mortis, ili ne ŝin postvivos. Nu, promesu ai mi ankaŭ, ke ci prizorgos pri mia infano, kiam mi ne ekzistos plu. Post tiuj vortoj Maziero sin levis, ekkaptis la manon de l’ agonianto, kaj diris per voĉo majeste grava: — Leopoldo, mi ĵuras, ke mi donos min tutan al cia filo, ke mi por li anstataŭos la gepatrojn, kiujn li perdis: kaj por dediĉi al li mian tutan ekzistadon, mi ĵuras, ke neniam mi edziĝos, ke neniam mi naskos infanon! — Estas tro, estas tro! ekkriis Herbeno. Mi ne akceptas tian oferon; mi ĝin absolute malakceptas. Ĉar mi ne scias, ĉu eĉ en alia mondo mi povos trovi en mi sufiĉe da dankemo, por min altigi ĝis la alteco de tia sindono. — Dankemon! blekis Maziero per freneza tono, sed mi tute ĝin rifuzas. Ĝi estus por mi netolerebla ŝarĝo. Mi