Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faras mian devon tute simple kaj tute mallarĝe; mi pagas ŝuldon. »

Mirigite pro tiu frazo jam elparolita de la studento en la tago de la transfuzio, Leopoldo sin turnis al sia amiko. Li lin vidis tiel pala, tiel nerekonebla, ke li ekkriis :

« Sed kio do estas en ci? »

Subite, dank’al tiu antaŭvideco speciala al mortantoj, la vero al li aperis fulmofajre. Li divenis la kruelegan venĝon, sin levis per eksalto, kun pugnoj streĉitaj al Maziero, kvazaŭ li volus lin malbeni, kaj refalis malviva, konservante en sia rigardo, kiu fikse direktiĝis al la senfineco, kulpigon eternan pro la senvualigita mistero.