Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO TRIA

Post kiam Maziero estis kondukinta Leopoldon al lia lasta loĝejo, li revenis malĝoje al sia hejmo. Kiel li diris al Herbeno, lia vivo estis finita. Nun neniu ĝojo povos batigi lian koron; nun li ne devos plu ridi.

Se li estus libera, eble li serĉus en eterna ripozo rimedon por forgesi la estintaĵojn: sed apud la mortlito de sia amiko li ĵuris, ke li dediĉos sian tutan vivadon al la filo de Klotildo. Li donis sian parolon, kaj li ne intencis ĝin repreni. Tial ke lia vivo ne apartenas plu al li, li ne havas rajton ĝin nuligi.

Lia unua zorgo estis viziti la gesinjorojn Burdano, por senprokraste kaj malkonfuze starigi la situacion.

Kompreneble li trovis ambaŭ gemaljunulojn enabismiĝantajn en larmoj. Sed kiam li volis diskuti kun ili pri la plej bone taŭganta konduto, la gepatroj de Klotildo lin rigardadis per frenezaj okuloj, kvazaŭ ili ne komprenas.

— Leopoldo estis prava, pensis Maziero: ili povos liveri nenian helpon, ĉar ili ŝajnas idiotaj pro malespero.

Kaj li eliris, kiam la geavoj de la novnaskito estis permesintaj, ke li faru ĉion, kion li opinios utila.

— Se tiuj kompatindaj gemaljunuloj vivos ankoraŭ unu monaton, li murmuris, mi mirus pro tio. Kiam ili estos malvivaj, kio fariĝus la infano? Sed feliĉe mi ĉeestas.

Lia unua zorgo estis igi senriska la ekzistadon de lia filo filiga: kaj estis tre ĝustigita tiu vorto. Efektive