Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aleksandro serioze akceptis sian taskon, kaj intencis prizorgi pri la infano de Leopoldo kun inteligenteco kaj amemo de patro.

Dum Klotildo kaj Leopoldo agoniis, la malfeliĉa bubo, lasita al pagita kaj ne observita vartistino multe suferis. Sed post atenta ekzameno, Maziero konvinkiĝis, ke nenio estas bedaŭrebla. Per bona higieno la farto de l’ estaĵeto rapide resaniĝos. Li elektis mem la nutristinon, luprenis apartamenton pli vastan ol la fraŭlejon ĝis nun loĝitan de li, kaj zorgis pri la plej etaj detaloj de propreco kaj de laktonutro. Ĉar la kuracarto por infanoj konsistas precipe el metodaj kaj atentegoplenaj zorgadoj, pli ol el kuraciloj.

Post kelkaj tagoj la infano fartis tute kontentige. Kuraĝigita pri tiu punkto, Aleksandro sin okupis lin baptigi.

Certe la religiaj kredoj de l’ juna kuracisto estis tiele malvastaj, ke oni tre malfacile povis ilin distingi.

« Sed, li pensis, en la venonta tempo, por mondumaj rilatoj, por edziĝo, la plena manko de religio povas esti serioza malhelpo en multe da projektoj. Mi ne volas, ke, kiam la filo de Leopoldo alvenos al sia plenaĝo, li povu min riproĉi, ke mi ne faris de la viron similan al la aliaj, lin tenante sisteme ekster la jam starigitaj kutimoj. »

Alia kaŝita penso favore pledis ankoraŭ por tiu kutimo. Socie kaj leĝe Aleksandro estis por la malgranda Herbeno nur fremdulo. La titolo de baptopatro, kiun al li donos tiu ceremonio, rajtigos por la mondumuloj privatan filigon, kiu, li tion sentis, multe mirigos ĉiujn homojn. Al demandoj, kiujn liaj amikoj neeviteble faros al li, li povos respondi :

« Vi tamen scias, ke Fernando estas mia baptofilo. »

La miro de li antaŭvidita efektiviĝis.

Kiam oni vidis, ke la juna kuracisto dediĉas sian tutan vivadon al tiu etulo, kiu ne estas eĉ lia parenco, la malindulgaj langoj trovis en tiu ago de sindono regalon