Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de kalumnioj, kiun kompreneble ili ne lasis vaporiĝi.

Simplanime Maziero liveris al tiu babilado senĉesan nutraĵon; ĉar li plezure ripetis:

— Mi sentis al lia patrino tian adoradon. Tiam oni sin demandis ĝis kia grado estis alirinta tiu adorado.

Certe oni sciis, ke la edziĝo de Aleksandro kun Klotildo, estante preskaŭ plenumiĝonta, subite rompiĝis pro amkaprico de la junulino por Leopoldo.

— Sed, oni rimarkigis, la proverbo diras prave,

Ke oni ĉiam revenas Al siaj amoj unuaj.

— La konduto de Maziero tion pruvas: sen tio, tia grandanimeco estus tute neklarigebla.

Aleksandro kruele suferis, vidante, ke la bonfamo de la bedaŭrita martirino estas tiel maljuste disŝirita de nelaboruloj. Sed ĉu li povis tion malhelpi? Liaj neadoj eble estus pruvintaj, ke li estas bonedukita homo, kaj pri tio neniu dubis; sed ili estus konvinkintaj neniun.

Li tion sentis kaj silentiĝis.

— Jen estas ankoraŭ konsekvenco, kiun mi ne antaŭvidis, li pensis ĝemante. Nu, mi ne malfortiĝu! Suferi senĉese, sen ia plendo, nun estas mia sorto. Mia devo klare montriĝas antaŭ mi: mi ne bezonas min okupi pri la cetero.

Fine fariĝo okazis, kiu ĝis supermezureco altigis la ĝeneralan miregon.

En momento kiam mortis Leopoldo, la tezo de Maziero estis preskaŭ finita. La vickuracisto ĝin plenumis, ĝin diskutis antaŭ ekzamenantoj kaj estis akceptita doktoro. Sed kiam liaj profesoroj lin demandis, ĉu li ĉiam intencas sin prezenti por la Centra Oficejo:

— Mi ne faros plu medicinon, li diris.

— Kial?