Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

radikigita en lia cerbo, ĉar neniam li povis sin liberigi el tiu manio.

Pro tio, la miro de Maziero fariĝis grandega, kiam li vidis, ke lia baptofilo heredis de sia patro tiun nervan difektaĵon. Same kiel faris Klotildo por la patro, li penis ĝin malaperigi ĉe la filo por taŭga edukado; sed ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis: kaj ĉiufoje kiam Fernando iomete pripensis, li turmentis senhalte sian maldekstran polekson.

Do, tial ke ĉe Fernando la patra heredeco montriĝis per tiu sola eta detalo, kiun povis konstati nur la intimuloj, ĉiuspecaj babiladoj daŭris vastiĝadi libere.

La najbaroj, la amikoj, ĉiuj, kiuj vizitadis Mazieron, ĉu en lia urbodomo, ĉu en lia kampodomo, kutimis agi kun la baptofilo de l’ financisto, kvazaŭ li estus vere lia filo laŭ sango. La bankiero neniel atentis tiujn babiladojn, kaj eĉ li plezure ofte rediris:

— Vi estas pravaj, nomante lin tiamaniere; ĉar vere mi amas lin, kvazaŭ li estus mia propra naskito.

Do ĉio ridetis al Maziero: tamen la iama fianĉo de Klotildo ŝajnis okupata de nekuracebla malgajeco. Neniu povis certigi, ke li vidis lin ridanta. Kvankam lia korpo restis fortika, kaj fleksebla lia talio, tamen lia vizaĝo maljuniĝis, kaj estis tiritaj liaj trajtoj. Oni vidis en lia mieno markon de laceco kaj de malvigleco montrantan, ke por li la vivo estas ŝarĝo, kiun li portas neŝanceliĝante, sed kiu lin kontuzas. Apenaŭ li kvardekjariĝis, kaj tamen liaj haroj jam montriĝis tute blankaj.

Kiam la bankiero aĉetis sian bienon en Sèvres, li estis devigata samtempe daŭrigi proceson komencitan de lia antaŭulo pro intera muro. La leĝistoj trovis rimedon por aliformigi tiun negravaĵon en konfuzitan aferon, kiu ŝajnis neniam finiĝonta.

Dank’ al la malavareco kaj la idelarĝeco, kiuj kuŝis funde de lia karaktero, la financisto finis la disputadon