Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post malmulte da tagoj. Li montris samtempe tiom da malprofitemo kaj tiom da justeco, ke li havis neniun malfacilecon por aliformigi en amikinon sian iaman kontraŭbatalantinon, fraŭlinon Rozino Delanjo.

Ŝi estis maljuna fraŭlino, kiu vivis en kamparo kun siaj du nevinoj Beatrico kaj Reĝino. Por pli bone sin dediĉi al ilia edukado, ŝi decidis, ke ŝi neniam edziniĝos.

Ekster siaj bankrilatoj, la financisto kamaradiĝis nur kun sinjoro Ĵakemaro, oficisto kaj fraŭlo, kiu loĝis en Sèvres dometon starantan kontraŭ la Maziera kampodomo.

Tial ke tiuj du sinjoroj veturis ĉiutage Parizon kaj vojaĝis kune, preskaŭ ĉiam en la sama vagono, ili kompreneble interparolis inter si. Sed iliaj reciprokaj rilatoj ne intimiĝis plie, kaj neniam preteriris simplan interŝanĝon de mondumaj ĝentilaĵoj.

Ne estis same por fraŭlino Delanjo. La simileco de situacioj, kiun Maziero malkovris ekzistanta inter si kaj la maljuna fraŭlino, plenumis la agon, kiun estis komencinta la justecemo de l’ bankiero. Preskaŭ ĉiutage la genajbaroj pasigis kune la vesperon, jen ĉe unu el ili, jen ĉe la alia, observante okulangule la ludadojn de tri geinfanoj.

La bankiero multe deziris koni la estintan vivon de sia nova amikino; sed li estis tro diskretema por ŝin demandi. Nur post unu monato, de konfidencio al konfidencio, li detale konis la plenan historion de du orfinoj. Ĝi estis mallonga sed kortuŝiga.

— Beatrico estas filino de mia frato, diris ian tagon fraŭlino Delanjo: Reĝino estas filino de mia fratino.

— Mia patro estis gajninta iom da riĉeco per fabrikado de maŝinoj. Eĉ li elpensis eltirilon, por tiregi el tero la malaltkreskan palmarbon. Tiu arbeto pro ĝiaj profundaj radikoj grave malhelpas la vastiĝadon de kulturaĵoj en Alĝerio. Tie kuŝis granda gajnigaĵo. Mia patro estis ekprovonta la entreprenon, kiam la morto lin surprizis.