Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne volante lasi senfrukta tiun elpensitaĵon, lia filo kaj lia bofilo, sinjoro Kolardo, decidis, ke ili kunuliĝos, kaj kune daŭrigos la interrompitajn laborojn. Tial ke ili devis forlasi Francujon kaj iri en Alĝerion por en ĝi provi fortunon, estis decidite, ke mi ilin kuniros. Sed, tial ke ili devis fari multajn klopodojn kaj serĉi apartamentojn, mia frato kaj mia bofrato akompanitaj de siaj edzinoj eliris unue, lasante al mi siajn infaninojn, kiuj estus multe ĝenintaj ilin, dum la tumulto de unua lokiĝo. Mi devis ilin realiri per la ŝipo sekvonta. Ho ve! ili enŝipiĝis sur la marveturilo Avenir…

La malfeliĉa virino estis devigata sin interrompi, ĉar la ploregoj malhelpis, ke ŝi daŭrigu.

— La ŝipo Avenir! ekkriis Maziero. Sed se mia memoro estas fidinda, tiu marveturilo enabismiĝis kun sia tuta ŝarĝaro. Neniam oni sciis, kio ĝi fariĝis. Oni retrovis nenion devenantan de ĝi, nenion, eĉ la plej etan disrompaĵon. Ha! fraŭlino, kiel kortuŝe mi partoprenas vian doloron, kaj kiel sincere mi ĝin kompatas!

— Mi ne bezonas, daŭrigis la rakontantino, kiam ŝi estis viŝinta siajn okulojn, mi ne bezonas klarigi al vi en kia terura situacio mi troviĝis, havante sur miaj brakoj du dekokmonatajn knabinetojn; ĉar Beatrico kaj Reĝino estas samaĝaj; nur kelkaj tagoj ilin diferencigas. La kompatindaj orfinoj havis kiel familion min solan. Ilia tuta posedaĵo enabismiĝis kun la ŝipo Avenir en ondojn de Mezomaro. Feliĉe mi konservis la malgrandan havaĵon, kiu devenis de la heredaĵo de miaj gepatroj; ĉar mia frato kaj sinjoro Kolardo ne volis, ke mia doto estu enmetita en la entreprenon.

“Ian tagon ci edziniĝos,” diris Delanjo. “Eble cia edzo ne volos kunuliĝi kun ni. Ci devas konservi cian liberagon.”

Dank’ al tiuj prudentaj konsiloj, ni ne estis pereigitaj de la malriĉeco.

Vi komprenas, ke post tia katastrofo mi ne povis plu