Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

revi al edziniĝo. Ĉu mi ne fariĝis la patrino de tiuj du plendindaj infaninoj?

— Mi vin admiras, fraŭlino, respondis la bankiero profunde kortuŝita.

— Sed vi mem, sinjoro Maziero, ĉu vi ne agis kun Fernando, kiu ne eĉ partoprenas vian familion ...?

— Ho! por mi ne estas sama la afero, interrompis la financisto, fariĝinte subite malluma.

Fraŭlino Rozino silentiĝis. Ŝi komprenis, ke nevole ŝi metis sian fingron sur sekretan kaj ne cikatriĝintan vundon: do ŝi ne insistis.

Sed la kompatema koro de Maziero estis emociita. Antaŭvidante, ke tiu ĉiumomenta intimeco eble aliformiĝos en la venonta tempo en pli seriozan amemon, la baptopatro de Fernando ne volis, ke se okaze lia baptofilo anindumos kun unu el ambaŭ orfinoj, li ŝajnos edziĝi kun nedotita fianĉino.

Do li petis de sia najbarino, ke ŝi bonvolu al li komisii sian kapitalon.

Dank’ al profitaj borsoperacioj, la riĉeco de la maljuna fraŭlino pli kaj pli grandiĝis. En okazoj cetere tre maloftaj, en kiuj la antaŭvidoj de l’ bankiero ne efektiviĝis, li pagis la diferencon per sia propra mono, kompreneble ne sciigante pri tio sian novan amikinon. Per tia sistemo la posedaĵo de ambaŭ orfinoj rapide duobliĝis.

Depost la morto de Klotildo dek jaroj jam estis fluintaj. La malgranda Fernando fariĝis bela knabo tre petolema kaj tre amema. Nun, ĉar lia fiziologia edukado estis sur bona vojo, Maziero opiniis, ke devas komenciĝi lia intelekta instruado. Do li metis la infanon en la liceon Michelet.

Ne sen bedaŭro ĉi tiu sin disigis el siaj amikinetoj. Sed li devis ilin revidi ĉiudimanĉe kaj dum libertempoj: en tiuj du monatoj da plena libereco, oni regajnos la tempon perditan.