Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ian tagon Maziero akceptis en Sèvres la viziton de unu el siaj klientoj, kiu antaŭ ne longe estis trairinta centran Azion.

Antaŭ la tuta kuniĝanta familio Fernando, parolante pri la rivero Tarim, pri la lago Lob-noor, kaj pri Kaŝgarujo, ŝajnis tiel plene sciigita pri tiuj regionoj, ke la esploristo miranta ekkriis:

— Tamen vi estas tro juna por esti jam vizitinta Hindu-Kuŝon kaj la plataĵon de Pamir. Tiuj montegaroj estas tiel teruraj por tiuj, kiuj ilin transiras, ke en via junaĝo oni ne povas havi la fortikecon necesan por kontraŭbatali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vojo.

Vidante, ke ĉiuj ĉeestantoj ridetas, la vizitanto silentiĝis subite.

— Mi tamen faris tiun vojaĝon, respondis Fernando; kaj ĝi ne min lacigis: estu certa pri tio. Dank’ al miaj libroj, miaj landokartoj, kaj miaj fotografaĵoj, mi konas ĉiujn regionojn de la terglobo preskaŭ tiel bone, kiel se mi estus vizitinta ilin efektive.

Kaj dum Herbeno parolis, Eduardo kaj la tri junulinoj lin rave rigardadis, tiel supera ŝajnis al ili ilia amiko.

Cetere la junulo estis pasia por ĉiuj novaĵoj. Li estis unu el unuaj homoj, kiuj interesiĝis pri la aŭtomobila veturado. Instigite de liaj senĉesaj petegoj, Maziero decidis, ke li anstataŭigos siajn vintran kaj someran kaleŝojn per du aŭtomobiloj Panhard kaj Levassor, kiujn ĉiujare la bankiero revendis kun malgajno, kaj kiujn li anstataŭigis per pli novmodelaj veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn. Ian tagon, aŭdinte hazarde pri la libroj de doktoro Zamenhof, la junulo tuj pasie studadis la novan internacian lingvon, kaj fariĝis unu el fondantaj anoj de la Esperanta grupo Pariza. Tiu entuziasmo por la senĉesaj progresadoj de la scienco devis lin instigi al la aerveturado; kaj pro tio li protektis la Societon de direkteblaj aerostatoj ne nur per siaj deziroj se plie per sia