Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mono. Bedaŭrinde li puŝis sur tiun vojon la klientojn de la banko, kiuj lin demandis pri tiu temo.

Dume la koraj rilatoj de l’ infanaĝo ne ĉesis: nur ili vestis alian karakteron.

Eduardo ne povis ne sin senti tuŝita de la ĉarmanta gracieco, kiu eliris el la persono de Juliino. Sed fraŭlino Demarko estis riĉa, kaj Klozelo havis nur malgrandan heredaĵon. Li timis, ke, se li riskus edziĝpeton, oni lin kulpigos, ke li amas nur la doton de la junulino. Sola Juliino, kiu estis ekvidinta la impreson de ŝi faritan en la koro de la junulo, sciis la veron pri tio. Tiu honesta modesteco agis sur ŝin pli potence, ol farus la plej pasiaj amelmontroj. Eduardo estis malriĉa; sed li meritis fariĝi riĉa. Ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno.

— Sinjoro Eduardo, ŝi diris ian tagon, kial do vi ne eniras en la Parizan advokataron? Parizo estas la sola loko, en kiu talenta homo povas alveni al granda famo.

— Vi estas prava, fraŭlino, sed, en Parizo, kara estas la vivo, kaj malfacilaj la komencoj. Nur tiuj, kiuj havas grandan kapitalon, povas riski tian eksperimenton.

— Bah! vi edziĝos, kaj tre facile trovos junulinon, kiu alportos tion, kio mankas al vi.

Dirante tiujn vortojn, fraŭlino Demarko ridetis laŭ tiel malica maniero, ke Eduardo kredis vidi kuraĝigon en tiu rideto.

La vesperon mem, li parolis pri tio al Maziero. La bankiero, kiu vidis la amon de Juliino al Eduardo, antaŭ kiam la junulino estis diveninta eĉ ĝian ekziston, siavice ridetis; kaj ĉe li tio ne okazis ofte: poste li respondis afable:

— Ne turmentu vin, mia juna amiko; ni aranĝos tion. Post ses monatoj, Klozelo estis enskribita, en la Pariza advokataro, sur la tabelo de advokatoj: post unu jaro, li edziĝis kun Juliino.