Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ciĝon, same suferis pro ĝi; ĉar ili sentis al la du junulinoj saman amemon, kaj ili ne kuraĝis preni sur sin tian respondecon, nome: kaŭzi per sia intermeto la malfeliĉecon de unu el ambaŭ.

Fine tamen la bankiero, komprenante, ke tia situacio ne povas eterne daŭri, kaj ke devige oni devas tranĉi en viva parto, se oni volas eliri el tia senelirejo, diris ian tagon al sia baptofilo:

— Aŭskultu min, mia knabo; necese estas, ke ci decidiĝu. Cia preskaŭ senĉesa ĉeestado ĉe fraŭlino Rozino kompromitas ŝiajn du nevinojn kaj forpelas amindumanojn. Kiam ci estos farinta elekton, mi tre facile trovos uzon por la junulino, kiu restos.

— Baptopatro, donu al mi konsilon.

— Ha ne! Tio estas tro delikata afero.

— Se vi estus en mia loko, kiun vi elektus?

— Mi ne ŝanceliĝus kaj elektus Beatricon, kiu fariĝos, mi estas certa, ideala edzino. Reĝino ŝajnas tro arda, tro pasia. Okazas momentoj, en kiuj ŝi min timigas. Tamen forgesu miajn parolojn, kaj ne lasu cin influi per mi. Ne estas mia prefero, kiu devas superi, sed la cia.

— Ni tuj vidos, se la ludkartoj vin pravigas, diris Fernando ridante.

Kaj prenante kartpaketon, kiu okaze kuŝis sur angulo de l’ kameno:

— Beatrico estas blonda, li diris, kaj Reĝino bruna. Se mi eltiras ruĝan karton, mi elektos Beatricon, kaj Reĝinon, se ĝi estas nigra.

La junulo miksis la kartojn kaj prenis unu el ili. Ĝi estis la kera damo.

— Vi vidas, baptopatro, diris Fernando, montrante la figuron: la kartoj opinias, ke vi estas tro serioza homo por doni malbonajn konsilojn. Estas decidite. Mi edziĝas kun Beatrico. Morgaŭ vi povos peti ŝian manon de ŝia onklino.

— Grave pripensu antaŭe.