Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Bedaŭrinde se mi denove pripensus, denove mi refalus en miajn ŝanceliĝojn.

Beatrico preskaŭ svenis pro ĝojo, kaj Reĝino pro koncentrigita kolerego, eksciante tiun decidon.

Se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino, eble la estonteco estus aperinta al ŝi, pentrite de malpli rozaj koloroj. Sed tute enprofundiĝante en sian feliĉecon, kun tiu egoismo de l’ amantino, kiu volas, ke ĉiuj partoprenu ŝiajn esperojn kaj ŝiajn iluziojn, Beatrico prenis sian kuzinon kiel konfidenciulinon, kaj de mateno ĝis vespero ŝin turmentis per siaj entuziasmoplenaj pripensoj. Ho ve! ŝi ne ekvidis, ke ŝiaj triumfaj frazoj similis acidaĵon verŝitan sur vivan vundon.

En sia naiveco de virgulino, ŝi imagis, ke la elekto de Fernando devis detrui ĉian amsenton en la koro de Reĝino; kaj ŝi ne eĉ pensis sin demandi:

— Se la roloj interŝanĝiĝus, ĉu tia detruo alvenus en mia koro sammaniere?

Tamen afero povis klarigi ŝian blindecon.

Komprenante, ke malelektita junulino estas ĉiam ridinda, precipe kiam ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis, fraŭlino Kolardo afekte montris indiferentecon, kiu tute ne estis en ŝia koro, gratulis sian kuzinon, opiniis tre konvena la elekton de Herbeno, konfesante kun ŝajno tre perfekte hipokrita, ke se la junulo estus petinta de ŝi ŝian manon, ŝi tre malfacile estus konsentinta; ĉar li ne prezentis antaŭ ŝiaj okuloj la idealon revitan.

— Neniam mi sentis al li pli ol koran amikecon, ŝi diris. Kreante inter ni ligilojn de parenceco, cia edziniĝo havos kiel konsekvencon, ke ĝi pli kaj pli ilin fortigos.

Post tia certigo, la ĝojo de Beatrico estis plena. Momente ŝi timis, ke ŝia feliĉeco estos aĉetita nur per la malfeliĉeco de Reĝino kaj, ĉar la fianĉino de Herbeno sentis al sia