Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuzino grandan amemon, tiu antaŭvido ĵetis ombron sur ŝian ĝojon. Sed oni kredas facile tion, kion oni deziras. La respondo de fraŭlino Kolardo tro bone konformiĝis kun ŝiaj propraj deziroj, por ke Beatrico povu eĉ dum unu minuto dubi pri ĝia sincereco.

Ne estis same por fraŭlino Delanjo kaj precipe por Maziero. Tiu tro afektigita trankvileco ilin mirigis kaj eĉ timigis. Ili estus preferintaj sinceran malesperon kaj precipe plorojn, kiuj kvietigus la junulinon.

Tamen por ne veki sentojn, kiuj (ili tre bone tion komprenis) povis esti nur malamaj kaj danĝeraj por la feliĉeco de gefianĉoj, ŝajne ili akceptis ĉiujn klarigojn, kiujn fraŭlino Kolardo kredis taŭgaj en tia cirkonstanco, kaj ne lasis kredi per sia sintenado, ke ili trovas en tiu situacio ian gravecon.

La geedziĝo okazis.

Post tri monatoj, Maziero vidis ian tagon sian baptofilon, kiu eniris en lian oficejon kun priokupata mieno, kun larmoplenaj okuloj.

— Kio estas en ci, infano mia? li diris per patrotono.

— Beatrico estas malsaneta.

— Eble ŝi suferas pro komencanta gravedeco.

— Ne; kaj eĉ mi tre timas, ke neniam mi havos la ĝojon fariĝi patro.

— Ci min timigas. Rakontu ĉion laŭ la plej etaj detaloj. Ĉu mi ne estas kuracisto? Kiam Fernando estis fininta:

— Malprave ci timas, respondis la doktoro, kiu tre atentege estis aŭskultinta la rakonton de l’ junulo. La simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano. Per inteligentaj flegoj cia edzino resaniĝos. Sed por tion ricevi, oni devos uzi energian kuracadon: kaj se ci volas, ke ĝi sukcesu, necese estas, ke ci forgesu, dum ĝia tuta daŭrado, ke ci estas edzo.

Tial ke post tiu deklaracio Herbeno ŝajnis ankoraŭ pli